El Popola Ĉinio>头条新闻>

Xi Jinping funkcias kiel prezidanto de la Ŝtata Sekura Konsilio de la Centra Komitato de KPĈ

| 2014-01-26
Bookmark and Share


Xi Jinping, prezidanto de la Ŝtata Sekura Konsilio de la Centra Komitato de KPĈ  

 

    La 24-an de januaro la Politika Buroo de la Centra Komitato de la Komunista Partio de Ĉinio (KPĈ) okazigis gravan kunvenon por diskuti kaj decidi starigon de la Ŝtata Sekura Konsilio de la Centra Komitato de KPĈ, aŭskulti la raporton pri plenumado de la ok reguloj de la Centra Komitato de KPĈ en la pasinta jaro kaj fari aranĝojn pri plua plibonigo de la laborstilo.

 

    La kunveno decidis, ke la Ŝtata Sekura Konsilio de la Centra Komitato de KPĈ konsistas el Xi Jinping kiel la prezidanto, Li Keqiang kaj Zhang Dejiang -- vicprezidantoj, konstantaj memboj kaj konsilianoj.

 

    Kiel organizo por kunordigi decidojn kaj aferojn de la laboroj de la Centra Komitato de KPĈ pri sekureco de la ŝtato, la Ŝtata Sekura Konsilio de la Centra Komitato de KPĈ respondecas al la Politika Buroo de la Centra Komitato de KPĈ kaj al la Konstanta Komitato de la Politika Buroo de la Centra Komitato de KPĈ, faros tutecan planon kaj kunordigon pri grandaj aferoj kaj gravaj laboroj rilataj al la sekureco de la ŝtato.

 

Redaktoroj: Zhang Shuang kaj Niu Xueqin

 

 

Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments