Boris kaj Flama, du elstaraj TEJO-anoj en Pekino
de Pietro Fiocchi
Okazis en Pekino antaŭ kelkaj semajnoj la 32-a Komuna Seminario de Aziaj Junularoj, junaj esperantistoj precipe el aziaj landoj alvenis ĉi tien por partopreni eron da konstruado de nia Esperantujo. Bedaŭrinde KS komenciĝis kaj en tiu sama tago mi forflugis al Romo por revidi mian familion post pli ol duonjaro.
Bonŝance mi sukcesis mallonge renkontiĝi kun Michael Boris kaj Flama Floro, du samideanoj aparte aktivaj kaj simpatiaj, kiujn mi gastigis dum mia foresto.
Jen iom da nia babilado pri iliaj spertoj en Pekino, kiun ili vizitis unuafoje kaj pri la KS...
Flama Floro kaj Michael Boris en Pekino |
Kiu estas Flama Floro:
Mia vera nomo estas Phượng, kaj Phượng estas nomo de floro kiu nomiĝas Flama Floro, do mi elektis tiun kiel esperantan nomon. Mi estas prezidanto de Vjetnama Esperantista Junulara Organizo, samtempe komitatano de Vjetnama Esperanto Asocio kaj komitatano A de TEJO, mi respondecas pri landa agado en Azio.
Kiu estas Michael Boris:
Mi nomiĝas Michael Boris Mandirola kaj mi estas eŭropa esperantisto, de jam 8 jaroj mi agadas por Esperanto. Mi nun estas vicprezidanto de TEJO pri landa agado, dum la antaŭa mandato mi respondecis pri eksteraj rilatoj. Mi ankaŭ estas tre aktiva en Italujo, kie mi organizis multajn internaciajn junularajn festivalojn kaj italajn kongresojn de Esperanto, kaj loke en mia regiono kie mi gvidis plurajn kursojn de Esperanto.
Ĉu vi unuafoje vizitis Pekinon? Kiom da tempo vi restis kaj kion vi vidis?
Flama: Jes, estis mia unua fojo viziti Pekinon. Mi restis 8 tagojn kaj havis ŝancon viziti oficejon de El Popola Ĉinio kaj aliajn lokojn kiel la Somera Palaco, Granda muro, la Malpermesita Urbo, Dek Tri Maŭzoleoj de Ming-dinastio.
Boris: Jes, fakte temas pri mia unua fojo en Ĉinujo. Mi restis kvin tagojn en/ĉirkaŭ Pekino vizitante la Someran Palacon, la Grandan Ĉinan Muron, Dek Tri Maŭzoleojn de Ming-dinastio, kaj placon Tian'anmen kun la Malpermesita Urbo (kie interalie estis aŭdgvidado en Esperanto!). Krome mi estis en la sidejo de la Ĉina Internacia Eldona Grupo kiu gastigis la KSn kaj en multaj bonsatigaj ĉinaj manĝejoj.
Flama Floro en la Komuna Seminario |
Vi loĝis en tipa pekina loĝejo, troviĝanta en tipa pekina kvartalo. Kiaj estas viaj impresoj?
Flama: Jes, mi ja havis bonŝancon por loĝi en tipa pekina loĝejo en tipa pekina kvartalo kaj tio por mi estas tre interesa. Mi loĝas en apartamento sur la sesa etaĝo, ĉiutage mi devis suprengrimpi kaj malsupreniri, estis tre lace tamen interese lumigi lampojn per sono.
Sed fakte tiu tipa domo ankoraŭ ekzistas multe en Vjetnamio, do por mi tiu tipa estas tre konata. Kaj proksime de la loĝejo estas bazaro, mi iris tien kelkfoje kaj sentas kiel mi estas en mia hejmloko. Ĉar de aranĝo ĝis aferoj, ĉio estas tre simila kiel en Vjetnamio.
Boris: Unue dankon al vi kiu provizis ĝin al ni. Mi devas diri ke mia impreso estis sufiĉe milda, tipa pekina loĝejo sufiĉe similas al norditala popola loĝejo. Kompare al itala loĝejo la ŝtuparo estas bunte gluaĵplena, mankis lifto kaj estis iom pli da bicikloj antaŭ ĝi. Iom pli rimarkinda estis la surstrata vendado en la apuda strateto kio estas agrabla kaj bonpreza.
Kelkaj emas opinii, ke Azio estas la espero por niaj Movado kaj lingvo. Ĉu vi tiele pensas?
Flama: Kiel diri, antaŭe mi faras komparon ke en Eŭropo delonge nia lingvo naskiĝis, kaj unuaj movadaj agadoj ekis de tie. Post pli ol cent jaroj, nia movado ja disvolviĝis kaj brilis en Eŭropo kaj jam atingis gradon. Sed nuntempe en Azio ŝajne aperas novaj brilaj punktoj por la movado kiel aziaj kongresoj bone organizitaj, la Japana Kongreso jam estas la centa, movado de junuloj pli aktivas kun IJK en Hanojo kaj nova asocio ĵus fondita en Filipinoj pere de tute tre junulaj e-istoj...kaj ĉiuj ekrigardas al la azia flanko kun gratulvidoj tamen mi fakte ne opinias ke Azio estas espero por niaj movado kaj lingvo. Laŭ mi nun estas nur bona tempo kun novaj kondiĉoj por plifortiĝo de la movado en Azio .
Boris: En Azio estas la plejmulto de la monda loĝantaro kaj de la kreskaj ekonomioj, aliflanke la nuna monda lingvosituacio, ŝuldita al malaktualiĝantaj interlandaj fortrilatoj, estas konkrete malavantaĝiga al Ĉinujo kaj aliaj orientaziaj landoj.
Mia persona espero estas, ke la kresko de tiuj landoj signifu konsciiĝon ke lingvegaleca mondo eblas kaj ke la lingvopolitiko estu do konsekvenca kaj subtena al la plej racia solvo: Esperanto.
Michael Boris vizitas la Grandan Muron.
Kion vi rimarkis dum la KS? Ĉu la junaj partoprenantoj estas tiom iniciatemaj kaj celkonsciaj por ke ili iĝu post kelkaj jaroj motoro de ia revivigo de la Movado en Azio kaj eble aliloke?
Flama: Mi jam 2-foje partoprenas al KS, kaj por ĉi-fojo mi rimarkas, ke gejunuloj estas pli entuziasmaj kaj celkonsciaj pri iliaj roloj por movado. Mi diras ekzemplon pri nepala junulo, lia nomo estas Pradip. Li estas ankoraŭ komencanto kaj KS por li estis la unua fojo partopreni en internacia evento de Esperanto. Sed li kunportis al nia seminario tre belan kaj ampleksan ideon kunlabori kun aliaj gejunuloj por estonteca kongreso de junuloj en Azio.
Tio ja estas antaŭĝojiga afero. Fakte estas ankoraŭ multe da malfacilaĵoj, tamen ni povas havigi esperon fiere al tiuj junuloj, kiuj havas pasion por Esperanto kun kuraĝaj ideoj, ĉio eblas kaj de nun ni komencu.
Boris: Certe estas valoraj aktivuloj kiuj povos doni gravan kontribuon: kion mi rimarkis estis forta movademo: kompreneble oni volas amikiĝi kaj umi la esperantan etoson, sed mi miris la diligentan partoprenon en la movada programero kun aktiva kontribuemo. Tiu movademo, tamen, ŝajnis pli interne orientita al la fortigo kaj la evoluo de la Esperanto-movado ol al la eksteraj rilatoj.
Flama Floro admiras la Grandan Muron. |
Ĉu iuj el la partoprenantoj (ĉu vi?) proponis signifajn projektojn? Kiajn?
Flama: Jes, dum KS multaj ideoj estis proponitaj de junuloj, ĉefa celo estas plibonigi uzadon de Esperanto kaj plifortigi kontakton inter aziaj gejunuloj.
Kaj ni proponis uzi forumon per senpaga programo en saĝaj telefonoj kiel WeChat aŭ kakaotalk. Per tio gejunuloj povas tuje ĝisdatigi novaĵojn kaj dividi opiniojn pri io ajn.
Boris: Kion mi rimarkis estis pluraj proponoj pri kontaktigo de aziaj gejunuloj tra diversaj babilprogramoj por ke estu pli konstanta kaj internacia interago kiu motivu la junajn esperantistojn uzadi la lingvon. Krome estis ankaŭ priparolita kiel renkontigi la aziajn junularojn, estis ia interparolo pri ia Azia Junulara Kongreso: sed ŝajne ne estas la taŭgaj kondiĉoj por tio. Azio estas aparte granda kaj inter ĝiaj landoj diferencas la vivkondiĉoj do pli gravas strebi havi junularan programon kaj partoprenon en la regionaj kongresoj kie verŝajne pli da aktivuloj povus alvojaĝi, partopreni kaj motiviĝi.
Se temas ĝenerale pri la organizado de la KSoj, kio povus esti plibonigita?
Flama: Mi pensas, ke la lasta KS en Pekino estas bone organizita. Estas bela kaj bona loko, estas bonaj manĝaĵoj, varmamikeca etoso, kaj interesaj programoj. Tamen mi bedaŭras ke KS okazas dum nur 2 tagoj kaj dum vespero ni rajtis daŭri nur ĝis la 10a. Fakte por gejunuloj tiu horo estas nur komenco de ĝua tempo.
Boris: Kutima eŭropa antaŭjuĝo pri orientazianoj estas ke temas pri bonegaj organizantoj: mi ĝojas je konfirmo de tia antaŭjuĝo.
La plej inda plibonigo estus dum la varbado, ekzemple kreado de retejo, socioreta kampanjo kaj varbado dum la antaŭaj eventoj; tia agado certe plivastigus la partoprenantaron de KS kaj tre kreskigus la renkontiĝon. La surloka organizado estis laŭ mi perfekta kaj partoprenantoj ne perceptis ajnan fuŝon, male ĉio aspektis taŭge zorgita kaj la organizantoj estas ege helpemaj.