El Popola Ĉinio>Usui Hiroyuki>

Vizito al Guangdong (III) – Kia futuro por "la pordo" de Ĉinio?

| 2014-01-24
Bookmark and Share

de USUI Hiroyuki

 

    Nia plurtaga vizito al la provinco Guangdong estas por raportado. Ĉar je ne temas pri ekskurso por plezuro, ni preskaŭ ne konatiĝas kun vizitindaĵoj de la regiono. Nur en la lasta mateno de la restado mi ricevas iom da tempo por sola promeni surstrate en Kantono.

 

    En la unua peco de tiu ĉi artikol-serio mi jam skribis, ke la vetero ĉi tie montriĝas duontropike milda eĉ meze de novembro. Krome al miaj okuloj la fizionomio de la kantonanoj ŝajnas multe diferenci de tiuj de ordinaraj ĉinoj, aŭ pli precize de tiu de hanoj, kiuj loĝas en pli nordaj partoj de la lando. Ĉe la kantonanoj mi sentas pli da simileco al la popoloj en sudorienta Azio.

 


Laŭ mi iom vjetnameska strato 

 

    Tiun senton plifortigas mia promenado matene de la 22-a de novembro, kiam mi malkovras, ke la kantona strato, sur kiu mi iras dum preskaŭ dudek minutoj, similas etose al tiu de Vjetnamio, kiu ja kuŝas ne malproksime de ĉi tie.

 

    Kantono–"la pordo" de Ĉinio

 

    Fakte mia sento ne estas tute senbaza. Kantono tradicie estas loko, kie oni povas senti facilan brizon de la ekstero. Jam antaŭ dumil jaroj la urbo estis unu el la ĉefaj pordoj de Ĉinio al la mondo. Ĉi tie komenciĝis la surmara Silka Vojo, laŭ kiu oni navigis al sudorienta kaj suda partoj de Azio, meza Oriento kaj eĉ al Eŭropo.

 

    Dum la 8-a jarcento ĉi tien alvenis islamanoj, judoj kaj adeptoj de zoroastrismo. Ankaŭ eŭropanoj komence montris sin ĉi tie por komercado, unue portugaloj en la 16-a jarcento kaj pli poste britoj.

 

    Post la fondiĝo de la nova Ĉinio daŭre granda estis la graveco de Kantono kiel fenestro al la ekstera mondo. La Ĉina Foiro por Importo kaj Eksporto (Kantona Foiro), lanĉita en 1957, daŭris seninterrompe eĉ dum la Granda Kultura Revolucio, kiam la lando preskaŭ komplete fermis sin. La nocio "pordomalfermo" kvazaŭ jam ekzistus de antikveco en Kantono, antaŭ ol esti inventita de Deng Xiaoping, kiu faris Shenzhen ĝia unua eksperimentejo.

 

    Konkurenco kun Ŝanhajo

 

    Se konsideri tiom gloran historion, estas kompreneble, ke la urbo Kantono kaj/aŭ la provinco Guangdong fieras pri si mem kiel "la pordo" de Ĉinio. Tamen meze de la drastaj ŝanĝoj de tutmondiĝo tia unika pozicio de la regiono foje ne povas ne esti kontestata.

 

    Dum nia restado en la provinco okazas kelkaj relative neformalaj sesioj de demandoj kaj respondoj kun gvidantoj de la urboj vizititaj. En tiu okazo iuj el niaj kolegoj elmontras sian ĵurnalistan naturon por demandi ilin pri tiom tiklaj demandoj.

 


La gazetara konferenco kun la provincestro kaj liaj internaciaj konsilantoj 

 


S-ro Zhu Xiaodan, provincestro de Guangdong 

 

    Unu el tiuj demandoj estas: kion nun opinias estimataj funkciuloj de la regiono pri la fakto, ke Ŝanhajo estis nomumita kiel la unua Liberkomerca Zono de Ĉinio malhelpante al municipoj de Guangdong ludi la pioniran rolon tiurilate.

 

    La respondo kompreneble estas ĉiam zorge, diplomatie vortumita. Estas nur dirite, ke en Guangdong oni faros ĉion por pluapaŝe disvolvi la ekonomion laŭ la spirito de la reformado kaj pordomalfermo. Ne eblas ekscii kian senton ili vere havas rilate al tiu avanco de Ŝanhajo.

 

    Ĉu daŭre validos la atuto de Guangdong?

 

    La atuto de tiu ĉi provinco, ĉu antaŭ 30 jaroj aŭ nun, estas la geografia proksimeco al Hongkongo. Mi jam menciis pri la vestaĵ-firmao en Dongguan, kiu estas de hongkonga kapitalo. Ĝi estas unu el niaj vizit-celoj.

 

    Tie oni diras al ni, ke la firmao havas fabrikojn en Ĉinio, Vjetnamio, Srilanko, Bangladeŝo kaj Kamboĝo. La ŝlosila loko estas Ĉinio, gravuloj emfazas. Sed tia transnacia kompanio, kian ni vizitas, povas en ajna momento ŝanĝi sian taktikon.

 

    Ni samtempe aŭdas, ke dum la venontaj 7-8 jaroj la kompanio volas limigi la produktadon en Ĉinio je proksimume 40 procentoj de la tuta produktokvanto. Mi ne povas ne senti, ke en la nuna rapide ŝanĝiĝanta mondo avantaĝo povas tuj fariĝi malavantaĝo, kaj malavantaĝo ŝanĝi sin en avantaĝon.

 


Ni vizitas ankaŭ fabrikon de FAW-Volkswagen. 

 


Muntado de aŭtomobil-pecoj 

 

    Tiurilate mi bedaŭras, ke mi ne povas konatiĝi kun tia Kantono, kia enlasas multajn afrikanojn ekloĝi ĉi tie. Multaj el ili estas gastlaboristoj, kiuj simple preferas la varman veteron de tiu ĉi regiono al la frostan, kiu regas en pli nordaj partoj de la lando. Dum la veturado tra la urbo mi rimarkas nur kelkajn el ili veturi per biciklo-tirataj ĉaretoj surstrate.

 

    En la nuna momento de la historio ilia ĉeesto ne estas konsiderata kiel atuto, sed kiu povas diri, ke estonte ĝi eventuale povus fariĝi io tia, en epoko de iu nova surmara Silka Vojo? Ĉu eble tiam Kantono povos denove fariĝi la ĉampiono de multaj "pordoj" de la lando?

 

    Mi povas nur prokrasti la konatiĝon kun tia aspekto de la regiono al eventuala vizito estonta. Ĝis tiam, Guangdong!

 

 

 

Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments