Romaj ferioj kaj reiro al Pekino
de Pietro Fiocchi
Kiam post longega flugo mi atingis Pekinon, tuj post surteriĝo mi pensis, ke baldaŭ mi estos hejme, en mia luita loĝejeto, en tiu kvartalo kie jam ekde la pasinta printempo mi vivas.
Fakte ĉio mankis al mi. Krom mia malgranda sed komforta loĝejo plena je plantetoj kaj iuj el la plej karaj al mi libroj, mankis al mi la ĉiutagaj ĉinaj kutimoj kaj bongustaj delikataj manĝaĵoj, geamikoj kaj ĝenerale la pekina etoso, tiom fascina kvankam ne tuj estimebla.
Kun geamikoj dum novjara vespermanĝo en Pekino |
Post pluraj monatoj mi nun opinias, ke Pekino estas urbo ideala. Ĉi tie oni povas laŭplaĉe trovi ĉion, multaj estas la verdaj areoj kaj en la urbocentro kaj en la periferio, la homoj ĉinaj aŭ alilandanoj estas ĝenerale afablaj kaj interesaj. La urbego havas ĉiujn la karakterizojn de iu internacia malfermita metropolo, tamen ĝi tute gardas siajn proprajn ĉinajn tradiciojn.
Dum preskaŭ du semajnoj mi ĉiam sentis min kvazaŭ turisto en Romo, elmigranto, kiel multaj estas ĝis nun el bela malbonŝanca Italio, vizitanta sian forlasitan hejmlandon.
Certe vole nevole mi ĉiam komparis la vivon tie kaj ĉi tie. Mi faris tion kiel natura reago kaj ĉar ĉiuj, familianoj kaj geamikoj demandis min detale pri ĉio, kvazaŭ mi estis reveninta el alia planedo.
Mi, dekstre, kun mia kara amiko Fred, docento-fakulo pri mezorientaj aferoj: ni "kunsidas" kiel kutime en la kefejo Toto`, ĉe la Portico d`Ottavia en la antikva roma juda kvartalo. |
Post kelkaj monatoj en Pekino mi multe klopodis por perdi la miskutimon legi ĉiutage la italajn gazetojn, kies novaĵoj estigas ofte ĝenajn stomakdolorojn, sed kiam mi estis denove kvankam provizore en Romo mi ne povis eviti ekscii pri la malfeliĉoj, kiuj subpremas miajn samlandanojn.
Dum babiladoj kun parencoj kaj geamikoj mi vere pensis, ke nun mi havas ŝancon vivi en Ĉinio, kunlabori ĉe ŝtata organizo, kiu multe klopodas, kvankam kun ĉinaj trajtoj, por estigi pli kaj pli viglan Esperantan Movadon tra la tuta lando, simila administracio nun en Italio estus eĉ ne imagebla, bedaŭrinde.
Promenado laŭ la rivero Tibero. En la fono la karakteriza Kastelo Sankta Anĝelo (Castel Sant`Angelo) |
Dum miaj promenadoj tra la urbocentro, mi plurfoje haltis en kafejoj, picejoj, kie mi vidis multajn ĉinojn same kiel mi ĝuantajn la vivon en Romo. Du aferoj trafis mian atenton. Mi memoris, ke kiam mi estis en la mezlernejo ĝis la universitataj tempoj, do antaŭ pli malpli dudek jaroj, la plimulto de la ĉinoj en Romo estis vendistoj, surstrate aŭ en etaj ejoj. Kelkaj iom pli bonŝancaj havis siajn proprajn restoraciojn, ĉiam kaj ĉie plenajn je gastoj. La turistoj el Ĉinio estis vere malmultaj. Nun male ili estas multegaj junaj, maljunaj, unuopoj, paroj, familioj kun infanoj ktp. Ĝenerale la komercistoj konsideras ilin kvazaŭ benon tiel kiel antaŭe estis konsideritaj la riĉaj usonanoj abunde elspezantaj dum iliaj romaj ferioj.
En roma kinejo. Interbabilado kun la reĝisoro kaj la ĉefaj aktoroj de la filmo. Sur la ekrano la "kato de la bonŝanco", populara ĉe la ĉinaj vendistoj |
Alia afero estas, ke renkontante ilin sur la stratoj de Romo mi havis la senton, ke ili ne estis fremduloj por mi, sed male, ke ili estis al mi tre familiaraj, kvazaŭ mi estis unu el ili ankaŭ vojaĝinta al Romo.