El Popola Ĉinio>头条新闻>

La ĉina konstanta reprezentanto al UN apelaciis pacan procezon de Mez-Oriento

| 2014-01-22
Bookmark and Share


Liu Jieyi, ĉina konstanta reprezentanto al UN, parolas en la kunsido pri aferoj en Mez-Oriento.  

 

    La 20-an de januaro la Konsilio de Sekureco de UN organizis kunsidon pri aferoj en Mez-Oriento. Tie Liu Jieyi, ĉina konstanta reprezentanto al UN, diris, ke Ĉinio subtenas pacigan interparolon de Palestino kaj Israelo. Estas grava periodo de la interparolo, kiu povas esti antaŭenpuŝita. La du landoj devas rekoni la reĝimon kaj doni reciprokan zorgon por antaŭenpuŝi la pacigan interparolon.

 

    Ĉinio oponas kontraŭ Israelo pro konstruo de loĝdomoj en regionoj de Palestino. Nun ĉesigo de la konstruado kaj tiu de perforto al tieaj popolanoj havas gravan signifon al la paca atmosfero.

 

    Liu diris ankaŭ, ke Ĉinio subtenas la 2-an ĝenevan kongreson okazantan en la 22-a de januaro. La kongreso markos komencon de la interparolo pri siria afero. Espere ĉiu flanko en Sirio povas pensi pri interesoj de la popolo kaj pri destino de la lando kaj okazigi interparolon por trovi taŭgan rimedon por solvi la problemon.

 

    Liu ankaŭ konigis 5 opiniojn proponitaj de la Ministro de Eksteraj Aferoj de Ĉinio.

 

Redaktoroj : Zhao Xi kaj Zhang Xiaotong

 

 

Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments