El Popola Ĉinio>头条新闻>

Inaŭguriĝis en Pekino la Semajno por Montri la Kulturon de Ĉinio pri Moro en la Printempa Festo kiel Nemateria Kultura Heredaĵo

| 2014-01-21
Bookmark and Share


Zhang Xiaodong, daŭriganto de la kajto de Weifang, en farado de kajto  

 


Rao Baolian, daŭriganto de la papertondaĵoj de Foshan, en farado de papertondaĵo  

 

    La 19-an de januaro en Pekino inaŭguriĝis la Semajno por Montri la Kulturon de Ĉinio pri Moro en la Printempa Festo kiel Nemateria Kultura Heredaĵo. Dum la semajno oni aranĝas ekspozicion pri tradiciaj belarto kaj metiarto kaj pri aliaj nemateriaj kulturaj heredaĵoj intime kunligantaj kun la kulturo pri la ĉina tradicia novjaro, kiaj papertranĉaĵoj, novjarpentraĵoj, ceramikaĵoj, lakaĵoj ktp. Krome oni invitas 80 daŭrigantojn montri la lertecon ĉeloke.

 

    Dum la semajno vizitantoj povas koni trajton de kulturo de diversaj lokoj pri la moroj en la ĉina tradicia novjaro per delikataj objektoj kaj ekspon-tabuoj kun fotoj kaj tekstoj, sperti morojn de diversaj lokoj en la novjaro, apreci brilan lertecon de rilataj daŭrigantoj de nemateriaj kulturaj heredaĵoj kaj hejmen porti belajn papertondaĵojn, novjarpentraĵojn, lanternojn kaj bondezirojn por bonvenigi la Printempan Feston.

 

Redaktoroj: Su Yijun kaj Niu Xueqin

 

 

Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments