El Popola Ĉinio>头条新闻>

Okazis la Ĉina Filma Festivalo en Zambio

| 2014-01-20
Bookmark and Share


Afiŝo de la filmo Venĝo de Sophie 

 


Afiŝo de la filmo Usona Revo en Ĉinio  

 

    Vespere de la 18-an de januaro en la zambia urbo Lusaka okazis la Ĉina Filma Festivalo, organizita de la Zambia Konfucea Instituto kaj la ambasadorejo de Ĉinio en Zambio.

 

    Ĉina ambasadoro Zhou Yuxiao faris parolon en la inaŭguro. Li donis novjaran saluton al la ĉeestantoj kaj konigis disvolviĝon de la filma industrio de Ĉinio. La ĉina kaj zambia registaroj alte atentas kulturan interŝanĝon dum evoluo de la rilatoj inter la du flankoj. En 2013, zambia prezidento Michael Chilufya Sata priskribis kontrakton pri kultura interŝanĝo kiam li vizitis al Ĉinio. Nun en Zambio du ĉinaj televidaj programeroj estas publike elsendataj, kaj ricevas bonajn reagojn.

 

    En la filma festivalo prezentos la ĉinaj filmoj Venĝo de Sophie kaj Usona Revo en Ĉinio, kiu estas malfermaj programoj de la festivalo. Plie, okazos en la 25-a ĉimonate granda amuza aktivado organizota de la ambasadorejo de Ĉinio pri la ĉina tradicia Printempa Festo.

 

    La ministro pri edukato en Zambio, reprezentantoj de UN kaj alialandaj ambasadoroj ĉeestis la inaŭguron de la festivalo.

 

Redaktoroj : Zhang Shuang kaj Zhang Xiaotong

 

 

Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments