El Popola Ĉinio>头条新闻>

Finkonstruiĝis ŝtal-kesta solivo de la Hongkong-Zhuhai-Makaa ponto en profunda maro

| 2014-01-20
Bookmark and Share


Efekta desegnaĵo 

 


Starigita solivo  

 

    La 19an de januaro finkonstruiĝis ŝtal-kesta solivo de la Hongkong-Zhuhai-Makaa ponto en profunda maro, kiu longas 132.6 metrojn, larĝas 33.1 metrojn kaj pezas 2 815 tunojn. Tio markas, ke la konstruado de la ĉefa parto de la ponto akiras alian trarompon.

 

    La ponto kun la totala longeco je 49.968 kilometroj havas 35.6-kilometran submaran tunelon ekde Lantau, Hongkongo, ĝis Zhuhai. Konstruado de la ponto estas la unuafoja kunlaboro de Guangdong, Hongkongo kaj Makao. La dezajna vivlongeco de la ponto estas 120 jaroj. Post konstruado aŭto-veturado de Hongkongo ĝis la okcidenta bordo de Zhujiang mallongiĝos de tri horoj al la duona.

 

    Ĝi estas la unua ponto de Ĉinio, kiu uzas grandajn ŝtal-kestajn solivojn. La ponto postulas pli ol 400 mil tunojn da ŝtalo, ekvivalento de 60 Ejfelturoj.

 

(Redaktoroj: Zhang Shuang kaj Liu Zijia)

 

 

Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments