Malatang kun surprizo
de Pietro Fiocchi
Mi forlasis la oficejon je la sesa vespere pli malpli kaj ekbiciklis. Memorante ke mia fridujo estis pli malplena ol la stepo, mi devis tuj pripensi ion por kontentigi mian apetiton.
Mi memoris pri iu tradicia tre simpla restoracieto apud la superbazaro, kiun mi vidis ĉiam plena je homoj kaj ĉiufoje mi diris al mi mem, ke baldaŭ mi spertos ĝin. Nun mi havis finfine bonan kialon por realigi mian celon.
Similaj restoracietoj, tre popularaj en Ĉinio, nomiĝas laŭ mia kompreno esperante "restoracio de brogitaj kaj spicitaj manĝaĵoj". Tie oni povas gustumi tipajn manĝaĵojn el Sichuan-provinco, regiono en la sudokcidenta Ĉinio, kies ĉefurbo Chengdu havas kelkmil-jaran historion kaj laŭdire estas aparte vizitinda. Ĝi jam estas en mia listo. Bonŝance, ke iu tiea samideano invitis min. Mi kiel eble plej baldaŭ trovos iom da tempo, pretigos valizeton kaj ek!
En la malatang-a restoracieto |
En tiaj restoracioj oni manĝas malatang: oni elektas en malsamaj legomoj, viandaĵoj, toŭfuoj tranĉitaj en pecetoj, enmetante ĉion en plastikan ujon. Oni povas aldoni pastaĵojn, kiujn mi italmaniere nomus fettuĉĉine. Poste iu tiea laboranto pesas ĝin kaj depende de tio oni pagas. Ĝenerale ĝi kostas dek juanojn aŭ iom pli. Kontraŭ unu eŭro aŭ unu eŭro kaj duono oni povas aĉeti bongustegajn vespermanĝaĵojn. Ĉio estas boligita en poto kun spicaĵoj dum kelkaj minutoj. La tiele kuiritajn manĝaĵojn oni povas kondimenti laŭplaĉe per arakida aŭ ajla kremo, oleo kun pecetoj de papriko, malsamaj spicaj vegetaloj.
Legomoj kaj viandaĵoj, kiujn la klientoj povas elekti por krei sian propran malatang |
Dum mi senpacience iom frostiĝinta atendis mian sopiratan malatang iu junulino ridetante salutis min – nĭ hăo! Mi tuj rekonis la komizon de la superbazaro, kie ŝi okupiĝas pri la vendo de fruktoj ĉinaj kaj eksterlandaj, ĉiuj allogaj kaj ĉiuj iom multekostaj. Sufiĉe ofte mi faras mian ĉiusemajnan aĉetadon tie kaj ĉiufoje renkontante ŝin mi iomete babilas kun ŝi, mi parolas ĉine kaj ŝi angle aŭ ni interkomunikas per lingva miksaĵo. Mi lernas de ŝi kaj ŝi de mi. Ĉifoje ni nur bondeziris unu al la alia bonan apetiton: Enjoy your meal! Chī fàn hăo! Ŝajne malsataj frostiĝintaj homoj ne estas tiom babilemaj.
Pardonu! - ŝi diris al mi post kelkaj momentoj dum mi jam sidis ĉe mia tableto ankoraŭ atendante mian malatang - gustumu, ĝi estas bongusta! - diris ŝi donante al mi unu el la du ĵus bakitaj panetoj, kiujn ŝi aĉetis por ni ambaŭ. Mi akceptis kun plezuro tamen iom surprizita, kvazaŭ mi ricevis neatenditan kison.
Malatang, ĉina tradicia bongustaĵo iom antaŭ rapidega formanĝo |
Manĝante finfine mian malatang mi multe pensis kion mi devas fari por reciproki ŝian ĝentilecon. Mi decidis aĉeti por ŝi vegetaranan baozi. Baozi estas io neforgeseble bongusta ĉie aĉetebla en Pekino kontraŭ unu aŭ du juanoj, kelkajn centimojn da eŭro. Ili estas panetoj plenigitaj je haketitaj legomoj aŭ viando kaj vaporkuiritaj aŭ frititaj, tiom popularaj ĉi tie kiom la supplì en Romo.
Mi donis tiun baozi al ŝi kaj daŭre pensis pri ŝia afabla gesto, dank' al kiu mia malatang iĝi ankoraŭ pli bongusta, la frosta vespero iom malpli frosta, sed eble tio estis la efiko de la ruĝa papriko.