Inaŭguriĝis dinosaŭra lantern-festivalo en Zigong
Ĉeval-forma lanterno bonvenigas la Ĉeval-Jaron de Ĉinio.
Lanterno de ĉina knabo
Vespero de la 13a de januaro en la Lanterna Parko, Zigong, Sichuan de Ĉinio, inaŭguriĝis la 20a Zigong-a Internacia Dinaosaŭra Lantern-Festivalo. Eksponataj estas 119 grandaj kaj mezgrandaj lantern-grupojn kaj pli ol dek interaktivaj amuz-programoj.
En la ĉijara festivalo oni havas novajn trarompojn en lantern-dezajnado kaj vendado. Ĉinaj kaj eksterlandaj turistoj povas unuafoje aĉeti enirbiletojn kaj mendi ĉi-rilatajn hotelojn en la retpaĝo www.uu163.netdenghui. Tiu ĉi retpaĝaro www.uu163.net ankaŭ liveras rabatitajn vojaĝ-itinerojn en Zigong kaj aliaj lokoj en suda Sichuan. En la 15a de januaro la retpaĝaro komencis la programon "akiri senpagajn eniribiletojn ĉiutage".
(Redaktoroj: Zhang Shuang kaj Liu Zijia)