El Popola Ĉinio>头条新闻>

Okazis en Hangzhou la Internacia Ekpozicio pri Vitra Arto

| 2014-01-15
Bookmark and Share


Ĉina artisto Guan Donghai klarigas la verkon Pordo kaj Horloĝo. 

 


Artaĵoj de aŭstralia artisto Nick Mount  

 

    La 13-an de januaro en la Ĉina Akademio de Arto inaŭguriĝis la Internacia Ekpozicio pri Vitra Arto 2014, kie eksponiĝis cent diversaj artaĵoj faritaj el vitro el diversaj lokoj de la tuta mondo.

 

    Vitro en la ĉina historio estis nomita Liuli, kiu estis uzata en la vivo de la ĉina popolo, sed nun estas nur la debuto en la arta kampo. Nur ĝis la jaro 2006 jam estis en la Ĉina Akademio de Arto la fako pri desegna arto de vitro.

 

    La vitra arto estas kompare pli matura en okcidentaj landoj. Richard Whiteley, organizanto de la ekspozicio kaj direktoro de la vitra fako de la Aŭstralia Nacia Arta Akademio, diri, ke estas kursoj pri la vitra arto en elementa edukado en Aŭstralio, kie oni ofte okazigas ekspozicion pri vitro, kaj ĉiuj scias pri tiu arto.

 

    La speciala valoro en vitro estas ĝia travidebleco kaj tio povas havi specialan efekton, kiam estas farita al arta produkto. La esenco de vitra artaĵo estas la tekniko kaj la konekto inter tiu artaĵo kaj la vivo.

 

    Ankaŭ okazos seminario pri la vitra arto. Oni diskutos pri kreado, teorio kaj instruado por trovi ĝustan vojon de altnivela edukado pri la vitra arto.

 

    Daŭros ĝis la 5-a de marto la ekspozicio.

 

Redaktoroj : Zhang Shuang kaj Zhang Xiaotong

 

 

Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments