El Popola Ĉinio>Esperantujo>E-novaĵoj>

Amplifiki denove kune -- por unu koncerto!

| 2014-01-14
Bookmark and Share

 

    Amplifiki estis kaj estas la plej konata kaj la plej populara Esperanto-ensemblo, famiĝinta ĉefe dum la IJK-o en Debrecen, Hungario, en la jaro 1983. Ili estas pioniroj de la rok-muziko Esperanta, la unuaj kiuj ekverkis kaj komponis originalajn kantojn utiligante nure la amatan lingvon internacian. Iliaj kantoj akompanis la vesperojn de nenombreblaj festantoj en multaj renkontiĝoj, IS-j, IJK-j, IJF-j kaj aliaj.

 

    Kantoj de ilia unua kaj plej konata sonkasedo "Tute ne gravas" en la jaro 1986 estis ĝenerale konataj de la tiama generacio, kaj pluraj el ili ankaŭ nun estas ofte kantataj (Sola, IS, Tute ne gravas, kaj aliaj).

 

    Ekde la jaroj 1991 kaj 1992 pro la grandaj distancoj, la grupo malaktiviĝis, sed dum la IJK-o en Veszprém, Hungario, en la jaro 1998 la (netute) hazarde ĉeestantaj membroj Kim, Micke kaj Bertil -- en la fino kompletiĝinte kun JoMo -- donis spontanan, brue sukcesan, memorindan koncerton.

 

    Amplifiki, la historia Esperanta rok-grupo, rekuniĝos sursceneje en aprilo dum IJF-2014 en Castelsardo, insulo Sardio, Italio!

 

    Pluraj anoj de la historia grupo faris sukcesan unuopan karieron en Esperantujo. Dekkvin jarojn post la lasta koncerto Amplifiki denove rekuniĝos okaze de la ĉi aprila Internacia Junulara Festivalo, IJF-o en Castelsardo, insulo Sardio, Italio.

 

    Kim J. Henriksen, Bertil Wennergren, Micke Englund, Martin Wiese, Aline Boulet kaj Isabelle Roma: la 6 originaj anoj de Amplifiki pretas denove preni la rolon en la nova koncerto, kaj zorgi pri bonetosa nokta amuzado.

 

    Pro la nesimpla alvetureblo de la Festivalejo / koncertejo multaj esperantistoj esperas, ke la organizantoj sukcesos solvi la rektan elsendon de la koncerto per interreta televido, aŭ minimume fari bonkvalitan registraĵon pri la historia koncerto.

 

    -- Amplifiki en la vikipedio: https://eo.wikipedia.org/wiki/Amplifiki;

 

    -- Amplifiki en Fejsbuko: https://www.facebook.com/Amplifiki;

 

    -- Retejo de la aranĝo IJF kun alveturebloj: http://iej.esperanto.it/ijf/?lang=eo;

 

    -- Novaĵservo de Itala E-Asocio: http://disvastigo.esperanto.it.

 

(Kontribuo de Szilvasi Laszlo / Lingvo-Studio )

Redaktoro : Wang Lihua

Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments