Internacia aperitivo en Pekino
de Pietro Fiocchi
La 7-an de Januaro, ĵus reveninte de Romo, tuj post la labora tago mi partoprenis renkontiĝo, speciale organizita por eksterlandanoj laborantoj en la ĉinaj ŝtataj organizoj, okaziĝinta ĉe la Hotelo de la Amikeco.
Grupa foto: mi (la kvara de maldekstre) kun geamikoj el Tanzanio, Sirio, Alĝerio, Kubo, Francio, Ekvadoro, Meksikio kaj Britio |
Similajn okazaĵojn en Pekino mi ĉiam ĝoje partoprenas, unue ĉar ili estas momento por renkontiĝi kun geamikoj, gekolegoj ekster la oficejo kaj ĉar ili estas bonege organizitaj, la Administracio de la Aferoj pri Eksterlandaj Fakuloj zorgas pri ĉiuj detaloj, ankaŭ gastronomia. Post frosta tago, ankoraŭ iom torpora pro la longega vojaĝo, mi vere ĝuis la vesperon, kvazaŭ rebonveno al Pekino.
Tradicia danco por festi la ĉinan Novjaron |
Dum tri horoj ni manĝis, trinkis kaj amuziĝis. Akompanis nian agrablan tempon kelkaj spektakloj, kiuj prezentis malsamajn aspektojn de la ĉina fascina kulturo. La festo multe ĝojigis nin ĉiujn.
Tie mi konatiĝis kun homoj interesaj, el malsamaj landoj kaj kulturoj, kiel Moses el Tanzanio, kiu studis en pekina universitato. Li nun laboras por la Ĉina Radio Internacia kaj aldone kune kun ĉina amiko kreis kaj administras muzikan entreprenon. Ĉandana el Sri-Lankao, kiu ankaŭ laboras ĉe la Ĉina Radio Internacia. En sia lando li laboris longatempe kiel direktoro de radio kaj estas vere sperta en sia kampo, mi nepre demandos lin por kelkaj konsiloj. Cesar, el Kolombio, vivas en Ĉinio jam ekde dek tri jaroj, li edziĝis kun ĉina virino kaj bonege parolas la ĉinan, almenaŭ laŭ mia impreso. Cesar laboras ĉe la ĉina televido (CCTV), kie li partoprenas iujn programerojn.
Artistoj el Usono kaj Ĉinio kantas kune tradician kanton de iu ĉina nacminoritato |
Babili kun eksterlandanoj, precipe se el latinlingvaj landoj, kiuj jam de longe vivas en Ĉinio kaj jam multe spertis, vere helpas min pli kaj pli kompreni malfacilajn kulturon kaj popolon, kiu ofte laŭkutime pro tipa ĝentileco ne emas rekte esprimi sentojn kaj ideojn malsimilajn de tiuj de la amaso.
Ŝajne ĉiuj la eksterlandanoj, kiuj daŭre loĝas kaj laboras en Pekino, estas sufiĉe kontentaj pri sia nova hejmlando, certe ne nur ĉar en la mondo Ĉinio estas unu el la plej prosperaj landoj, kvazaŭ verda oazo en la dezerto, sed ĉar kutime la ĉinoj estas aparte gastemaj kaj scivolemaj pri la alilandaj kulturoj, kies etoso ili sincere ŝatas sperti. Foje mi vere bedaŭras, ke mi ne scipovas la lingvon ĉinan, ĉar mi povus multe pli profunde kompreni ĉion ĉi tie.
Kungfuo per ombreloj |
Se mi ne estus nekuracebla vagulo mi ege ŝatus resti iom pli longe en Ĉinio.
Ujgura kantistino |