El Popola Ĉinio>Pietro Fiocchi>

Itala esperantisto doktoriĝos en Pekino

| 2014-01-10
Bookmark and Share

de Pietro Fiocchi

 

    Gabriele Corsetti, itala esperantisto, loĝas kvin jarojn en Pekino, kie antaŭ nelonge li komencis studadon por akiri doktorecon en prestiĝa ĉina universitato. Multaj eŭropanoj ŝatus sekvi lian ekzemplon. Ŝajne nun estas la ĝusta momento por tenti la fortunon.

 

    Jen iom pri lia nova sperto.

 


Gabriele Corsetti en Romo  

 

    Kial vi decidis doktoriĝi en Ĉinio? Pri kio vi studas?

 

    Mi studas pri ekonomio de medio. Mi decidis doktoriĝi en Ĉinio, ĉar mi jam vivis kaj havis laboron ĉi tie, kaj mi pensas, ke mi povus daŭre labori kaj samtempe doktoriĝi. Mi ankaŭ pensis, ke Ĉinio estas tre bona loko por priserĉi la problemojn de la medio, ĉefe nun ke la ĉinoj pli kaj pli zorgas pri tio. Krome, en Ĉinio estas tre facile por eksterlandanoj ricevi registarajn stipendiojn por studi en ĝiaj universitatoj.

 

    Vi studis en Italio, Britio kaj Ĉinio, kaj vi jam akiris magistrecon en Ĉinio kaj nun tie vi studas por doktoreco, kiel vi taksas la ĉinan eduk-sistemon?

 

    Mi nur persone spertis post-bakalaŭrecan studon en Ĉinio, sed tamen mi ankaŭ instruis pli junajn studentojn. Mi pensas ke la ĉinaj lernejoj estas tre sukcesaj, kiam temas pri plenigo de la kapoj de la studentoj per multe da faktoj kaj praktikado, tamen ili havas kelkajn problemojn: en ĉinaj lernejoj oni tro koncentriĝas pri la sukceso en ekzamenoj, la studentoj havas malmulte da libera tempo por evolui proprajn hobiojn, kaj oni ne multe kuraĝigas ilian kreemon. Espereble ĉi tiuj problemoj baldaŭ pliboniĝos, ĉar multaj ĉinoj ankaŭ nun rekonas, ke ilia eduka sistemo havas ĉi tiujn problemojn.

 

    Kiaj estas la kvalitoj de la ĉinaj universitatoj?

 

    Mi pensas ke la plej alt-kvalitaj universitatoj en Ĉinio jam atingis sufiĉe bonan nivelon de alt-nivela priserĉado. La bona afero pri la ĉina universitata medio, laŭ mi, estas ke oni trovas multajn entuziasmajn homojn, kiuj volas plibonigi iliajn instituciojn kaj lerni de la plej bonaj flankoj de eksterlandaj universitatoj. Kaj krome, ili ankaŭ estas sufiĉe malfermitaj al eksterlandaj studentoj kaj multe helpas eksterlandanojn, kiuj volas studi ĉe ili.

 


Gabriele Corsetti kaj mia kolegino Guo Meng en Houhai, antikva kvartalo de Pekino (fotitaj de mi)

 

    Kial vi sugestus al junaj eksterlandaj Esperantistoj studi en Ĉinio?

 

    Do, se temas pri junaj eŭropanoj, mi sugestus al ili studi en Ĉinio ĉefe pro la ebleco lerni la ĉinan, sperti ĉi tiun landon kaj kompreni pli pri ĝia situacio. Ankaŭ estas fakto ke kiel mi jam menciis, estas relative facile por eksterlandaj studentoj ricevi stipendiojn de la ĉinaj instancoj por studi ĉi tie, dum ekzemple en Britio oni devas pagi multon por studi en la universitato. Verdire, nuntempe mi ne sugestus al eŭropaj studentoj veni ĉi tien pro la kvalito de la kursoj mem krom se ili volas lerni la ĉinan lingvon, ĉar mi ne pensas ke nuntempe ĉinaj universitatoj oferas pli bon-kvalitan edukon ol eŭropaj. Tamen, eble tio ŝanĝiĝos en la estonteco.

 

    Kio estas via ĉina revo?

 

    Do, por mi vivanta en Ĉinio, mia ĉina revo estas ke ĉiuj el la problemoj de la lando pliboniĝu, komencante de la polucio kiu nun fariĝis tiom grava problemo ĉi tie en Pekino. Mi ankaŭ esperas ke Ĉinio daŭre fariĝos pli moderna kaj internacia. Rilate al mi persone, mia ĉina revo estas ke mi povu paroli la ĉinan same bone kiel Da Shan*, sed tio verŝajne neniam okazos.

 

    ------

 

    *Da Shan estas la ĉina nomo de Mark Rowswell, kanadano, kiu studis en Ĉinio. Li perfekte scipovas la ĉinan kaj ankaŭ pro tio antaŭ pli malpli dek jaroj fariĝis televida stelo.

 

 

Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments