El Popola Ĉinio>头条新闻>

La ĉina scienc-esplora ŝipo Xuelong malsukcesis en sinliberigo el glaciaj pecegoj en Antarktio

| 2014-01-06
Bookmark and Share


La ĉina scienc-esplora ŝipo Xuelong en glaciaj pecegoj  

 

    La ĉina scienc-esplora ŝipo Xuelong sukcese savis 52 pasaĝerojn el la rusa ŝipo Akademik Shokalskiy, sed ĝi mem estis malliberigita de glaciaj pecegoj. Pro la kompleksa situacio kaŭzita de la vetero kaj maro en la loko, la ĉina ŝipo restas ankoraŭ en la regiono kun multaj glaciaj pecegoj ĉe 66°39' de la suda altitudo kaj 144°25' de la orienta longitudo. En la loko multas glaciaj pecegoj en la dikeco je 3 aŭ 4 metroj, tio superas la glaci-detruan povon de la ĉina ŝipo, ĝi estas preskaŭ tute sieĝitaj de glacimontoj en diversaj flankoj kaj estas distanca de la plej proksima akvareo je ĉirkaŭ 21 kilometroj.

 

    La 4-an de januaro raportistoj akiris la informojn ke la ŝipo Xuelong havigas al si sufiĉe multajn materialojn, la 101 ŝipistoj estas trankvilaj kaj sanaj, la ŝipaj ekipaĵoj restas en sekureco. La ŝipo mem kreis vojon tra la glacio kaj atendas boniĝon de la vetero. En la 6-a aŭ la 7-a tago, pli varma vento preterpasos tra ĉi tiu loko, la vento el sudoriento eble fariĝos okcidenta vento kaj ŝanĝos la glacian staton, Xuelong elektos taŭgan ŝancon por sin savi.

 

    Nun la aŭstralia ŝipo Aurora Australis jam sin retiris el la danĝero kun la savitaj homoj. Pro tio ke la glaci-detrua povo de la aŭstralia ŝipo estas egala kun tiu de la ĉina ŝipo, ankaŭ ĝi ne povas helpi Xulong, do oni decidis ke ĝi pli frue forveturu.

 

Redaktoroj : Zhang Shuang kaj Xie Rufieng

 

 

Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments