El Popola Ĉinio>Esperantujo>E-novaĵoj>

Novjara mesaĝo de la prezidanto de UEA

| 2014-01-06
Bookmark and Share

    Kio estas Esperanto? Jen la neevitebla demando, al kiu ĉiu esperantisto devas ade respondi, ĉu en disaj konversacioj, ĉu en la privateco de la propra cerbo.

 

    Ni ĉiuj konas diversajn pretajn formulojn - "lingvo internacia", "lingvo neŭtrale homa", "dua lingvo por ĉiuj", ktp - tradicie uzatajn por tiaj klarigoj. Komence de la jaro 2014, eble venis tempo rigardi la aferon el iom pli radikala vidpunkto.

 

    Lingvo kun interna ideo - tiel Zamenhof priskribis nian aferon. Sed eble pli trafa estas la iama propono de Helmut Welger, ke temas pri ideo kun interna lingvo. Ideo samtempe pli vasta kaj pli intima, ol vortaro kaj gramatiko, ĉar ĝi koncernas nian identecon - nian homan eston.

 

    Laŭ tiu vidpunkto, ni disvastigas unue kaj ĉefe ne lingvon, sed homaranecon. Temas pri la sento kaj sperto, ke oni mem aktive partoprenas en iuspeca tutmonda kulturo - ne simple kiel konsumanto aŭ kliento, sed kiel kunkonstruanto. Tiun senton dividas sendube dekoj da milionoj da homoj tra la mondo; inter ili, multaj apenaŭ (aŭ neniam) aŭdis pri Esperanto; multege malpli eklernis ĝin. Ili estas, tamen, en profunda senco niaj samideanoj.

 

    Por fariĝi amasmovado, ni devos do lerni paroli kun tiuj homoj. Tio signifas ankaŭ lerni aŭskulti ilin. Ni alportas homaranecan rigardon al la lingva sfero; ni elserĉu kaj akceptu homaranecajn kontribuojn en aliaj sferoj. La fakto, ke UEA jam de 65 jaroj emfazas la ŝlosilan gravecon de la homaj rajtoj en nia laboro por Esperanto, estas modelo de tia evoluo; sed ni ne imagu, ke tie jam finiĝas niaj devoj.

 

    La ĉi-jara Universala Kongreso en Bonaero invitas dialogon kun ĉiuj aktivuloj por daŭripova estonteco - koncepto kiu plivastigas la homaranecon por inkluzivi ĉiujn samplanedanojn, homajn kaj aliajn. Ke daŭripova mondo devas esti ankaŭ homaraneca mondo, verŝajne neniu el ni pridubas. Tamen, kiel evolui en tiu direkto - jen defio, kiu nun okupas registarojn kaj neregistarajn organizojn tra la mondo, kaj devus pensigi ankaŭ nin.

 

    Esperanto: lingvo por daŭripova mondo. Por ke tio ne estu nur frapfrazo, ni devas labori por kompreni ĝian amplekson, ĝiajn implicojn. Ni devas fariĝi movado, kiu edukas homojn en tutmonda skalo pri la profunda rolo de la homaj lingvoj en la atingo de justeco socia, ekonomia, kaj eĉ ekologia. Kaj kie povas dialogi ĉiuj, kiuj laboras por tia mondo.

 

    En tia kadro, ni ja rajtos konsideri nin amasmovado.

 

Mark Fettes

(El Gazetaraj Komunikoj de UEA)

Redaktoro: Liu Zijia

Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments