El Popola Ĉinio>Esperantujo>E-novaĵoj>

Jaro 2013: Niaj atingoj kaj malsukcesoj

| 2014-01-02
Bookmark and Share

     Inter la "Rondaj Tabloj" de La Ondo de Esperanto la plej konata estas la jar-ŝanĝa. Ankaŭ ĉi-foje ni petis diverstendencajn aktivulojn respondi la demandon: "Kiu(j)n Esperanto-evento(j)n en 2013 vi taksas la plej pozitiva(j) kaj la plej negativa(j)?" Dek du el la dek kvin demanditoj bonvole respondis.

 

    El la 15 invititoj respondis 12 personoj; 8 viroj kaj kvar virinoj; kvin eŭropanoj, ses amerikanoj kaj unu aziano. Inter la respondintoj estas la nunaj gvidantoj de UEA, de SAT kaj de la Esperanta Civito.

 

    Kiel kutime, ĉiu el la partoprenantoj de la "Ronda Tablo" havas sian propran imagon kaj sian propran stilon, kiuj ne povas plaĉi al ĉiu. Sed Esperantujo estas tia, kia ĝi estas, kaj la respondoj aperas tiaj, kiaj ili estas – sen cenzuro kaj kombo.

 

    Anna Bartek / Anjo Amika

 

    Hungario

 

    Kantistino, redaktoro de Heroldo de Esperanto

 

    La plej pozitivaj:

 

    (1) La kvara Ateliero pri redakta kaj beletra kreivo, organizita de Kultura Centro Esperantista la 9–14an de julio sub la aŭspicio de Feminisma Esperanta Movado. Ni fortikigis la redakcion de la revuo Femina.

 

    (2) La okazigo de la 4a Afrika Esperantologia Semajno la 17–23an de novembro en Burundo, gvidita de la Konsulino de la Esperanta Civito. Estis donacitaj ekzempleroj de PIV, por helpi tiun asocion en malfacila financa momento.

 

    (3) La pliboniĝo de la situacio de la informa gazeto Heroldo de Esperanto, kiu eliris el la redakta krizo, kaj reprenis la trisemajnan aperritmon.

 

    El muzikaj eventoj:

 

    (4) post la akcidento ĉe Vinilkosmo la studio bone funkcias, daŭre okazas surbendigado de novaj KD-oj.

 

    (5) Alia bona evento ĉe Jutjub Anjo Amika estas la plej aŭskultata, laŭ la statistiko farita de Jutjub, laŭ tri blokoj de plej favorataj Esperanto-kantoj.

 

    La plej negativaj:

 

    (1) marĝenigo de virinoj kaj Afriko, ĉu en la Akademio de Esperanto, ĉu en la UEA-gvidantaro.

 

    (2) La koruptemo de sen. Dieter Rooke, kiu volis doni certan sumon al volontulo por ne plenumi laboron.

 

    (3) La uragano en Filipinoj, kiu damaĝis la vivon ankaŭ de esperantistoj.

 

    Renato Corsetti

 

    Italio

 

    Vicprezidanto de IEF

 

    Plej negativa afero estas, ke en la jaro 2013a ne okazis io monde rimarkinda. Okazis aferoj sed samtempe kun pozitivaj kaj negativaj aspektoj. Oni elektis novan estraron de UEA, sed tiu estraro dum 2013 apenaŭ donis signojn pri tio, ke ĝi ekzistas aŭ pli precize donis signojn sensignifajn el la vidpunkto de disvastigo de Esperanto en la mondo. Oni pozitive decidis renovigi la paĝaron de UEA kaj eĉ decidis pri granda sumo por profesie refari ilin, sed negative ĝis nun nenio praktike moviĝis tiudirekten. Esperanto ja pozitive progresis en Azio kaj Suda Ameriko, se oni povas juĝi el la renkontiĝoj kaj ĝenerala nivelo de agado, sed negative ĝi pluagonias en multaj eŭropaj landoj dum la esperoj ligitaj kun la Eŭropa Unio restas mizeraj esperoj, ĉar la Eŭropa Unio intensigas sian sintenon de vasalo de la anglalingva Usono.

 

    Ĉu la estraro de UEA komprenos, ke ĝia tasko ne estas aranĝi kursojn por esperantistoj sed kursojn por neesperantistoj? Ĉu la progreso de la angla komencos halti kunlige kun la malprogreso de Usono kaj Eŭropo en la monda potencoludo? Belaj esperoj por 2014.

 

    Marie-France Conde Rey

 

    Francio

 

    Konsulo de la Esperanta Civito

 

    Inter la plej pozitivaj eventoj mi notas la sekvajn:

 

    –La literaturaj kafejoj okazintaj en Budapeŝto, unue en la Domo de Nacioj kaj poste ĉe la Nacia Fremdlingva Biblioteko. Deko da aŭtoroj jam havis la okazon prezenti sian plej freŝan verkon. La kunordiganto estas d-ro György Nanovfszky, vicprezidanto de la Esperanta PEN. Lin helpas organize Anna Bartek.

 

    –La Pasvorta Reto, telematika tempobanko. La komparo kun la Pasporta Servo montras pli ampleksan oferton kaj pli aktualan funkciadon. Ĝi estas ankoraŭ en fazo de disvolviĝo, sed kun esperiga starto.

 

    – La kunlaboro de lingvistoj por aperigi la unuan tekston en la fiota lingvo pere de la Esperanta alfabeto. La Respubliko de Kabindo en ekzilo tiel prepariĝas por la uzo de la fiota kiel unu el la oficialaj lingvoj.

 

    –La bona nivelo de la Renkontoj de Esperantistaj Familioj. Ĉi-jare en Greziljono (Francio) la organizado de Cyrille Hurstel, la bona etoso kaj la alta edukiteco de la infanoj reliefigis plian sukceson en la longa listo de REF.

 

    Inter la negativaj eventoj mi rimarkis la fiaskon de Kosmo en la klopodoj servi al ISAE kaj la blufon de ISAE, deklarinta falsajn asertojn por akiri subvencion de Eŭropa Unio.

 

    Etsuo Miyoshi

 

    Japanio

 

    Mecenato de Esperanto

 

    Pozitiva evento estas la okazigo de la 3a monda pupekspozicio pere de ĝi oni komprenas pri la ekzisto de la egaleca kaj facila lingvo Esperanto.

 

    Negativa afero estas, ke nia movado pli kaj pli maljuniĝas.

 

    Mark Fettes

 

    Kanado

 

    Prezidanto de UEA

 

    La elekto de la nova Estraro de UEA en Rejkjaviko okazis en rimarkinde harmonia etoso, kaj mi estas feliĉa pri miaj samteamanoj. Tamen tio en si mem ne sufiĉus por ŝanĝi la direkton de la Asocio, se ni ne havus ankaŭ novan Strategian Laborplanon, la frukton de multaj monatoj da diskutado kaj kunpensado en la Komisiono pri Strategiaj Demandoj. La Laborplano certe havas siajn malperfektaĵojn – interalie ĝi tro longas kaj sekas por la digesto de mezuma movadano – sed ĝi donas koheran kadron, en kiu fiksi prioritatojn kaj enkonduki ŝanĝojn. Mi ne povas imagi labori efike kaj celkonscie sen tiuspeca gvidilo.

 

    Tre pozitiva estas ankaŭ la elekto de nova redaktoro de la revuo Esperanto. Mem redaktinte la revuon dum jarkvino, mi bone konas ĝian potencialon, kio tute ne realiĝis en la lastaj jaroj. Mi antaŭvidas novan epokon sub la gvido de la nova redaktoro, Fabricio Valle.

 

    Plej negativa: La daŭra falado en la membronombro de UEA estas tre zorgiga. Mi estas konvinkita, ke tio ne estas historie necesa, sed rekta sekvo de tro hezitema kaj malrapida modernigo de la varbmetodoj, servoj kaj agadoj de la Asocio. Unu mezuro de la sukceso de mia prezidanteco estos tio, ĉu ni remetos la Asocion sur la vojon al kresko – ne nur al ses aŭ sep mil membroj, sed al dek mil kaj pli. Do, 2013 espereble markos la nadiron de tiu statistiko.

 

    Dennis Keefe

 

    Usono

 

    Iniciatoro de la Universitato de Esperanto

 

    Estas multe da bonaj atingoj de multe da esperantistoj, kiuj meritas mencion ĉi jare. Unue, estas la laboro de Heidi Goes en Indonezio. En tiu lando ekaperis ne nur novaj kursoj kaj novaj esperantistoj, sed ankaŭ tre sukcesa amaskomunikila reago al la afero.

 

    Simile elstara, kaj fakte rimarkinda, estas la ekstera informado de Esperanto-evento, la Tria Monda Pupekspozicio, en Japanio. Tiu evento, kun la helpo de la esperantisto Etsuo Miyoshi, estigis 20 menciojn en japanaj amaskomunikiloj kaj 30 en eksterlandaj ĵurnaloj, radioj, kaj televidoj! Tia nerekta informado kreas pozitivan asociiĝon inter Esperanto kaj la ekstera publiko. Ripetinda, sekvinda.

 

    Tria atingo estas la enretigo de la kompleta universitatnivela kurso de profesoro Amri Wandel pri astronomio kaj astrofiziko en la Universitato de Esperanto www.universitato.info. Tio montras, ke Esperanto uzeblas por instrui sciencajn kaj akademiajn kursojn, instruatajn ankaŭ en altnivelaj universitatoj. Tiu kurso estis prezentata ankaŭ en Israelo, kaj en Usono, ĉe UCLA.

 

    Katalin Kováts

 

    Nederlando

 

    Redaktoro de www.edukado.net, gvidanto de la ekzamenkomisiono de UEA

 

    Kun granda kontento mi sekvas la neimagitajn ludemon kaj riskemon de la 500 esperantistoj, kiuj aliĝis al la reta kultura ludo Risko ĉe edukado.net. Plaĉas al mi vidi, kiom persiste kaj diligente ludas de tago al tago ĉ. 150 personoj, ĉu scivole pri siaj konoj aŭ mankoj pri la lingvo, kulturo kaj movado, ĉu pro la eterna instinkto ludi kaj gajni. La ĉiutaga ludo, komenciĝinta meze de aprilo 2013, daŭros ankaŭ en 2014 kaj espereble allogos pliajn lernemulojn.

 

    Mia malkontento rilatas al la malzorgemo, kiu regas en la movado surkampe de bona administrado de niaj agadoj. Certe funkcias centoj – se ne milo – da Esperanto-kursoj en la mondo, el kiuj je plurdekoj da alvokoj kaj petoj malpli ol 70 estas registritaj en la reta datumbazo de kursoj ĉe edukado.net. Se tie la listo havus la realan nombron de kursoj, kaj ili aperus ankaŭ sur la aldonita mondmapo, ni havus neignoreblajn faktojn pri la disvastiĝeco de nia lingvo, kio tre utilus ankaŭ je ekstermovadaj reprezentiĝoj.

 

 

   Vinko Markovo

 

    Germanio

 

    Prezidanto de la Plenumkomitato de SAT

 

    Tre pozitiva estis la SAT-Kongreso en Madrido, kiu modele elstaris pro sia horizontale kunlaborema etoso kaj malfermiteco al lokaj neesperantistaj diversmovadaj aktivuloj. Ankaŭ pro la aparte abunda disponigo de kongresaj registraĵoj en la jutuba kanalo starigita de SATeH. Alia fonto de kontento, espereble ankaŭ ekster la kadro de SAT, estas la finfina apero de la dokumenta filmo pri Esperanto de Dominiko Gaŭtiero, kun subtitoloj aŭ dublado en 21 lingvoj.

 

    Negativa estas la dumjare akumulita malfruo en la aperplano de Sennaciulo, nur parte rekaptita de post la kongreso, kaj la administraj ĉikanoj, kiuj ĝenas la vojaĝadon de tiuj esperantistoj, kiuj havas sufiĉajn rimedojn kaj feritempon por povi pensi pri tio. Ĉar al la SAT-administrejo venis lastatempe sciigoj pri mizeregaj personaj situacioj, el ekonomia vidpunkto, kaj tio bedaŭrinde ankaŭ verŝajne validas pli ĝenerale.

 

    Cindy McKee

 

    Usono

 

    Reviziisto de La Karavelo, respondeculo de verkoj.com

 

    Iam, kiam homoj aŭdis ke Esperanto estas planlingvo, ili diris: "Tio ne estas natura, do estas monstra!" Nun homoj ofte reagas: "Ho, planlingvo, en ordo". Laŭ mi, tiu novtempa reago al Esperanto (al ĉiuj planlingvoj, komputilaj lingvoj) pli solidiĝis en 2013. Homoj vidas Esperanton nun en Google, en Android, en sociaj retejoj, en Vikipedio, ktp. Do, Esperanto iĝas pli kaj pli akceptita kiel normala afero.

 

    Vikipedio iĝas pli kaj pli altkvalita. Tio estas tre pozitiva evoluo, ĉar mi vidas ke Vikipedio estas ofta fonto de informoj kaj de terminoj. Ĉu vi aprobas, ĉu vi malaprobas la popularan uzon de Vikipedio kiel scio-fonto kaj kiel termino-fonto, tio(j) okazas. La laborado de kompetentaj vikipediistoj do, estas tre ege grava.

 

    Tradicia movada strukturo kaj kluboj ankoraŭ restas gravaj, sed ne tiel popularaj. Mi vidas provojn sintezi la novajn virtualajn vivstilojn kun tiu tradicia strukturo.

 

    Mi volas citi rimarkon kiu aperis en la Ronda Tablo de 2007:

 

    "La plej pozitiva evento en 2007 estas la apero de Beletra Almanako, ĉar tio kio bremsas la eldonadon de esperantaj literaturaĵoj ankaŭ bremsas la disvolviĝon de Esperanto. Pro la sama kialo, la malevento estas la malapero de Fonto. Esperanto ne plu vivos sen bunta kaj abunda literatura produktaĵo" (Madeleine de Zilah). Esperantlingvaj eldonistoj publikigas malaltan kvanton da fikcio, ĉar ili ne vendas sufiĉajn ekzemplerojn por eĉ kovri la kostojn de la eldono. Tiu severa situacio daŭras.

 

    Martin Schäffer

 

    Germanio / Meksiko

 

    Ĝenerala sekretario de UEA

 

    Mi opinias, ke la jaro 2013 entute estis bona por la Esperanto-movado. Surprize bone funkciis humanismaj monkolektoj por operacioj de Boĵidar Leonov kaj Adjé Adjévi, du gravaj Esperanto-aktivuloj. Tre pozitiva estas la apero de Global Voices en Esperanto kaj la Reta Universitato de Esperanto (bona komenco sed pliboniginda ankaŭ kun elementoj de Aktivula Trejnado). Rilate al kongresoj menciindas la 1a Indonezia Esperanto-Kongreso kaj la okazigo de la Barata Esperanto-Kunveno.

 

    Ĝojige estis, ke la kapitalo de ESF bone kreskis danke al testamento de Brian Kaneen. Por mi estas kortuŝe, ke daŭre estas homoj kiuj pensas pri la estonteco kaj pri la bonfarto de la Esperanto-movado. Pozitiva ankaŭ estas la akcepto de la Strategia Laborplano en Rejkjaviko kaj la freŝaj ventoj pro la nova estraro de UEA, sed ĉu oni povas esti tute objektiva mem estante en ĝi?

 

    Mi ne memoras pri grandaj negativaĵoj. Estus bele, se pli multe da homoj sekvus la ekzemplon de Brian Kaneen. Oni imagu, se 200 homoj en ĉiu jaro averaĝe donacus aŭ heredus al la Esperanto-movado 5.000 eŭrojn. Tio ege fortigus la movadon.

 

    Humphrey Tonkin

 

    Usono

 

    Eksprezidanto de UEA

 

    Sen ajna dubo, la plej granda novaĵo de la jaro estas la renovigo de la estraro de UEA. Mark Fettes, kiel prezidanto, venas al tiu ofico kun unikaj spertoj: iama oficisto de UEA, iama redaktoro de la revuo Esperanto, unu el la ĉefaj motoroj malantaŭ la reta uzo de Esperanto (precipe Lernu.net), homo tute ĉehejme en internacia medio, kaj homo kiu komprenas ke oni aliru kaj entuziasmigu aliajn homojn per rekta senpretenda elvoko de ties plej bonaj motivoj.

 

    La Komitato elektis por Fettes bonan teamon: min aparte impresas la laboro de la egale progrese pensanta Martin Schäffer. Iuj riproĉaj voĉoj jam leviĝis por rimarki, ke ili ankoraŭ ne vidis ŝanĝojn. Sed ŝanĝi la direkton de tiu krozŝipo, kiu nomiĝas UEA, postulas tempon.

 

    Aliaj impresoj? Mi multe vojaĝis dum la jaro, al ne malpli ol tri landaj kongresoj, aldone al la UK. La kontrasto inter la kvalito kaj manko de kvalito ĉe la landoj estas frapa. Nepre plej impona estis la enhavoriĉa, verva kaj inteligente kunmetita itala landa kongreso. Teda jarkongreso produktas (aŭ eventuale respegulas) tedan movadon. Brilo, aliflanke, briligas la tutan agadon dum la jaro. Eble tie kuŝas leciono ankaŭ por UEA kaj ĝiaj kongresoj.

 

    Fiaskoj? Nu, se oni ne listigas la spektaklon de fizikaj kunpuŝiĝoj de maljunaj esperantistoj, ili feliĉe mankis. Kaj pri kunpuŝiĝoj? Oni povus igi la Universalajn Kongresojn pli interesaj se oni enkondukus boksadan ĉampionecon. Eble oni povus nomi ĝin Arbitracia Tribunalo.

 

    José Antonio Vergara

 

    Ĉilio

 

    Prezidanto de ISAE

 

    El ĉio okazinta en la Esperanto-mondeto dum 2013, pri kio mi sciis aŭ aŭdis, plej verŝajne mi daŭre memoros la lanĉon kaj oficialigon de la Strategia Laborplano de UEA, ĉar ĝi esperigas min pri la estontumo. Kiel tradiciemulo, mi ankaŭ tre simpatie rigardis la 100an kongreson de la japanaj esperantistoj. Mi alte taksas kaj ilian rigorplenan, persistan okupiĝon pri Esperanto, kaj ilian lojalan, efikan kontribuon al la tutmonda movado por ĝi.

 

   Tre malĝojige min batis la forpaso de nia kara prof. Rüdiger Sachs, prezidinto de ISAE. Iom da tamena trankvilo alportas al ni liaj sekvantoj, ke ni honorigis lin en Rejkjaviko kaj kontentigis lin per la daŭrigo de Scienca Revuo.

 

(el La Balta Ondo http://sezonoj.ru/2013/12/jaro2013/)

Redaktoro: Niu Xueqin

Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments