El Popola Ĉinio>Ĉinaj Antikvaj Poemoj>

Malfruiĝo

| 2013-12-26
Bookmark and Share

 

    Zhang Yue (667~730)

 

Malfruiĝo

 

En hejmsopiro kun la sun' kaj luno

 

Konkuris mi kaj pri reven' kalkulas.

 

Sed sen atend' al mi l' aŭtuna vento

 

Fluge pli frue al Luoyang veturas.

 

0-0/ =0/ -0/ =0/ =0/

 

0=0/ -0/ -0/ =0/ =0/

 

0-0/ =0/ -0/ =0/ =0/

 

=0/ 0=0/ 0=0/ 0=0/

 

(0 senakcenta silabo = gramatika akcento aŭ ritma akcento)

 

(Trad. Guozhu)

 

    Zhang Yue (667~730), kortegano de Tang-dinastio, kun adoltiĝaj nomoj Zhang Daoji kaj Zhang Yuezhi, estis lokano de Luoyang. Dum la regado de Tang Xuanzong en 713~756, li funkciis kiel premiero kaj havis la lordtitolon Duko de Yanguo.

 

    Tiu ĉi poemo estis verkita de Zhang Yue dum lia oficveturo al Sichuan. Laŭ Kronologia Biografio de Zhang Yue , ni sciis, ke Zhang Yue oficveturis al Sichuan en la 2-a jaro de Tianshou-erao (691) sub regado de la imperiestrino Wu Zetian. Li foriris en printempo kaj revenis en aŭtuno.

 

    Kiam homo veturis al fremda loko, ĉu pro ofica aŭ privata afero, oni kutime deziris kiel eble plej frue fini la fremdlokan vivon kaj reveni hejmen kiel eble plej rapide. Ankaŭ Zhang Yue ne povis esti escepto. Dum lia ĉifoja oficveturo, li verkis resume du poemojn. La unua poemo legiĝis jene:

 

Nun jam finiĝas somera sezono.

 

Sed mi ankoraŭ en fremdurba strato.

 

Vojo al hejmo longas je mil lioj.*

 

Mi venos certe en aŭtun-monato.(Trad. Guozhu)

 

    Li volis reveni al Luoyang en aŭtuna monato. Sed okazis io ekster lia atendo, kaj li ne povis reveni hejmen laŭ origina plano. Tiam li verkis la duan poemon Malfruiĝo.

 

    La unuaj du versoj skribis pri lia situacio (resti en fremda loko) kaj penso (voli hejmreveni).

 

    La sekva teksto tamen subite ŝanĝiĝis: “Sed sen atend' al mi l' aŭtuna vento/ fluge pli frue al Luoyang veturas.”

 

    Pro la neatendita evento, nuliĝis lia origina plano reveni al Luoyang en aŭtuna monato. Supozeble la koro de vaganta homo sentis elreviĝon. Tamen la poeto intence kaŝis la homan senton. Li plendis ĉirkaŭfraze la aŭtunan venton: Kiel senkora vi la aŭtuna vento, kial ne atendu min kaj mem rekte flugis pli frue al la urbo Luoyang?

 

    Tiu skribo evitis tromalkaŝan esprimon. Ĝi prozopopee epitetis la aŭtunan venton “senkora”. La pli frua atingo de la aŭtuna vento certe vekis multe da ĉagrenoj. Imagu: Se la aŭtuna vento jam venas al la urbo Luoyang, liaj familianoj certe atendos kun pli forta sopiro. Kial li ne revenis laŭ origina dato? Tia skribo, ĝuste kiel oni diris, “enhavas senfinan parolon ekster la skribo”(laŭ komento de majstro Ouyang'xiu),kun vere delikata kaj profunda sento.

 

    *li-o: tradicia ĉina mezurunuo de longo, egalanta 0,5 kilometron

 

Redaktoro: Hu Guozhu

Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments