Disiĝo ĉe taverno en Jinling
Li Bai (701~762)
Vento trablovas la ekflorantajn salikojn,
Plenigas per bonodoro la tutan tavernon.
Knabinoj el Wu gustumigas per nova vino,
Amikoj el Jinling; vi venis min adiaŭi;
Ironte mi restas; mi tasojn eterne eltrinkas,
Al la rivero demandu, kiu estas pli longa—
Ĝia fluad' orienten, aŭ miaj pensoj disiĝaj!
=0/ 0=0/ -0/ 0=0/ 0=0/
0=0/ -0/ 0=0/ 0=0/ 0=0/
0=0/ -0/ -0/ =0/ 0=0/ =0/
0=0/ 0=0/ 0=0/ 0-0/ =0/
0=0/ 0=0/ 0=0/ 0=0/ 0=0/
-0/ 0=0/ 0=0/ =0/ =0/ 0=0/
=0/ 0=0/ 0=0/ 0=0/ =0/ 0=0/
(0 senakcenta silabo = gramatika akcento aŭ ritma akcento)
(Trad. William Auld)
En la 12-a jaro de Kaiyuan-erao (724 p.K.), Tang-dinastio, Li Bai vojaĝis el Sichuan-provinco. Samjare en la aŭtuno Li Bai atingis Jinling-urbon, li restis tie ĉ. je pli ol duona jaro. En la printempo de la 14-a jaro de Kaiyuan-erao (726 p.K.), Li Bai volis forlasi Jinling-urbon kaj vojaĝi al Yangzhou. Okaze de lia forveturo, amikoj aranĝis por li adiaŭan festenon en taverno, kaj Li Bai verkis tiun poemon sentoplenan.
Estis malfrua printempo. En la tria monato lunkalendare de la suda Ĉinio, la printempa zefiro blovis ebriige, kaj salikoj teksis verdan fumon kvazaŭ nebulo. Kiam la poeto eniris la tavernon, potenca bonodoro renkontis lin bonvenige. Tiu vorto “bonodoro” ligis la internan kaj eksteran partojn de la taverno kunfande. En antikva tempo Jinling apartenis al regno Wu, sekve tieaj fraŭlinoj estis nomataj “knabinoj el Wu”,ĉi tie la vorto aludis pri kelnerino en la taverno. Kun serena mieno ŝi premis vinfeĉon por preti vinon kaj gastame servis ridante al la klientoj. Troviĝante en tia medio, oni sentis sin banita de la printempa zefiro kaj ebrie raviĝis.
Li Bai estis senbridema, ŝatis vojaĝi kaj amikiĝi. Tiam li estis kaj juna kaj riĉa, malavara, helpema, tial li certe havis multe da amikoj. Kredeble li kondutis tia ankaŭ en Jinling. Kun grupo da amikoj li drinkis adiaŭi en gaja humoro, sen disiĝa ĉagreno. Tio tre konformis al karaktero de junuloj.
Por poeto Li Bai, vojaĝo al Jinling estis ĝoja. En tiu bela sezono, en loko plaĉa, nun li devis foriri. Fronte al la ĉarma pejzaĝo de sudlando trans Jangzi-rivero kaj varma bonsendo de amikoj, kiel esprimi sian sopiron? Tre eble la taverno vizaĝis al la rivero. Poeto montris al ĝi kaj diris metafore per la akvo:Bonvole demandu al la fluo kuranta orienten, kiu estas pli longa: ĉu mia penso disiĝa aŭ ĝia akvo? La poeto adiaŭis ne al sola amiko, sed al grupo da junaj amikoj. Tial li verkis sian senton profunda, viveca, sincera, netrista, sufiĉe esprimante la animstaton de senĝena brava kaj talenta juneco.
Redaktoro: Hu Guozhu