El Popola Ĉinio>头条新闻>

Inaŭguriĝis la Turka Vidarta Ekspozicio en Ĉinio

| 2013-12-26
Bookmark and Share


Vizitantoj en spektado de la artaĵo fare de turka artisto  

 

    Vespere de la 24-a de decembro inaŭguriĝis la Turka Vidarta Ekspozicio en la artmuzeo de la Ĉina Centra Instituto de Belarto en Pekino, Ĉinio. Ĝi estas kune organizita de la Kultura Ministerio de Kulturo de Ĉinio kaj la Ministerio de Kulturo kaj Turismo de Turkio.

 

    La ekspozicio havigas al si ĉirkaŭ 200 artaĵojn faritajn de nuntempaj elstaraj artistoj de Turkio. La eksponaĵaro konsistas el pentraĵoj, skulptaĵoj, porcelanaĵoj, fotografaĵoj kaj multmediataĵoj, krome estas eksponataj ankaŭ la turkaj tradiciaj artformoj, kiaj ornam-pentrarto, tapiŝo, kaligrafio, mozaik-arto kaj man-broŝurado, ili ĉiuflanke kaj kolektive prezentas al la publiko la modernan arton de Turkio.

 

    La ekspozicio estas grava programero kadre de la Jaro de Turka Kulturo en Ĉinio en 2013. Dum la periodo de la kultura jaro por la du landoj, Ĉinio kaj Turkio kune okazigis kulturajn programerojn je pli ol 150 fojoj, 5 mil homfojoj da interŝanĝoj estis faritaj de artistoj kaj kultur-laborantoj de la du landoj, pli ol 600 miloj da popolanoj partoprenis en pli ol 600 kulturajn eventojn kune organizitajn de la du landoj, tio elvokis fortan resonon kaj bonan soci-influon.

 

    La ekspozicio daŭros ĝis februaro de la venonta jaro 2014.

 

Redaktoroj : Zhang Shuang kaj Xie Ruifeng

 

 

Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments