El Popola Ĉinio>Esperantujo>E-novaĵoj>

En Friulo estos Sankta disservo memore al esperantista pastro Jakobo Biankini

| 2013-12-25
Bookmark and Share

    Okaze de la 60a datreveno de la forpaso de pastro Jakobo Biankini, la 12-an de Januaro 2014, je la 9-a horo kaj 30 minutroj, en la Paroĥo Sankta Tomaso Apostolo, en Ĉimpello de Fiume Veneto, oni celebros la Sanktan Meson por memorigi la faman esperantiston.

 

    La 18an de Junio 2005, en Ĉimpello de Fiume Veneto, okaze de la 50jara de la forpaso, oni memorigis pastron Jakobo Biankini, paroĥestro en tiu urbeto de 1927 ĝis 1954, per ekspozicio kaj kunveno de la Paroĥa Centro; antaŭis la Sankta Meso en Esperanto celebrita de pastro Nello Markuci kun la helpo de ses sacerdotoj, kiuj reprezentis ĉiujn paŝtistojn ligitaj iamaniere al pastro Biankini. La preĝejo ne povis enteni tian imponan ĉeeston kaj parto el fideluloj aŭskultis la Sanktan Meson en la antaŭanta esplonado per aŭda instalaĵo.

 

    En la kunveno sekvis serio de prelegoj: prof. Ĝanni Strasiotto pri "Pastro Jakobo Biankini kaj lia tempo" (li enkadrigis personecon de pastro Biankini en la tiama historio-socia kunteksto, turmentita pro du mondaj militoj, pro la bienulaj egoismo kaj pro la popola mizero), pastro Viktorino Zanette pri "La animprizorganto Jakobo Biankini" (li priparolis la personecon de pastro Biankini paŝtisto, kiu estis humila homo, proksima al sia gento, kiun li konsilis ne nur pri la spirita kampo, sed ankaŭ li instruis pri la novaj kultivadaj teknologioj), pastro Terciarjo Kataruca pri "Pastro Jakobo Biankini kaj la hororkavo en Pradis" (li memorigis la periodon kiam pastro Biankini, paroĥestro en Pradis, estis ravita pro la majesta beleco de la hororkavo borita de la akvoj en tiu zono, verkis poezion antaŭvidante, ke en la estonteco ĝi iĝos natura templo. Pastro Kataruca rakontis kiamaniere sentis sin kuntreni leginte tiun verkon kaj emigita agadi. La ejo baldaŭ iĝis atrakcia centro por pilgrimantoj, kiuj multenombre alkuras el la tuta regiono), pastro Antono Zanette pri "Pastro Jakobo Biankini kaj la atestaĵoj" (li raportis atestaĵojn pri pastro Biankini kunigitaj inter tiuj, kiuj konis lin) kaj Ĝakomino Martinez pri "La esperantisto pastro Jakobo Biankini" (li priparolis kiamaniere pastro Biankini alproksimiĝis al tiu lingvo, pri la rilatoj kun Zamenhof ĉirkaŭ la unua sia gramatiko, pri sia verkara eldono kaj pri sia agado por disvastigi Esperanton en Friulo).

 

    Fine de la kunveno la Urbestro de Fiume Veneto malfermis la historian ekspozicion, kiu, per 36 afiŝoj kun tekstoj kaj epokaj fotografaĵoj, memorigis la civilan kaj la paŝtistan vivon de pastro Biankini kaj lia esperantista sperto.

 

    Specialan sekcion oni dediĉis al la esperanta historio per ekspozicio de originalaj kaj historiaj altvaloraj dokumentoj pri la aktiveco de pastro Biankini por disvastigi Esperanton.

 

    Plie, oni prezentis la broŝuron "Pastro Biankini kaj Esperanto" fare de Ĝanni Strasiotto e Ĝakomino Martinez, disdonita al partoprenantoj en la kunveno kaj al familioj de la Paroĥa Komunumo, kun biografiaj skizoj kaj la esperantista aktiveco.

 

    El Disvastigo (http://disvastigo.esperanto.it/index.php/eo-eo/disesperanto-mainmenu-73/3526-en-friulo-estos-sankta-disservo-memore-al-esperantista-pastro-jakobo-biankini) (请做超链接后删除网址)

 

Redaktoro: Zhang Xiaotong

Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments