El Popola Ĉinio>Esperantujo>E-novaĵoj>

La 32-a KS okazis en Ĉinio (I)

| 2013-12-24
Bookmark and Share


Kunfotiĝo de la partoprenantoj 

 

    La 20-an de decembro okazis la enkonduka prelego de la 32-a Komuna Seminario de Aziaj Junularoj fare de sinjorino Zhang Ping, el la Ĉina Radio Internacia (ĈRI). Ŝi per enhavoriĉaj materialoj nome muziko, bildoj kaj videoj prezentis la ĉinan tradician opero kunĉju. La interesa prelego altiris al si ne malmultajn partoprenantojn, kiuj ĵus atingis Pekinon kaj senripoze tuj sin enigis en la vicon de la spektantoj.

 

    La 21-an de decembro solene inaŭguriĝis la 32-a Komuna Seminario de Aziaj Junularoj (KS) en kafejo de la Ĉina Esperanto-Ligo en Pekino. Pli ol 60 e-istoj el Japanio, Koreio, Vjetnamio, Nepalo, Mongolio, Italio, Britio kaj Ĉinio ĉeestis la ceremonion. S-roj Inumaru Fumio, vicprezidanto de KAEM, el Japanio kaj Michael Boris Mandirola, vicprezidanto de la Tutmonda Esperantista Junulara Organizo (TEJO) el Italio faris specialan vojaĝon al Ĉinio por partopreni la seminarion.

 


S-ro Guo Xiaoyong 

 

    En la inaŭguro sinjoro Guo Xiaoyong, la unua vicprezidanto de ĈEL kaj la konstanta vicprezidanto de la Ĉina Internacia Eldona Grupo (ĈIEG), faris parolon. Li emfazis, ke en Ĉinio Esperanto havas sian trajton, la laboroj de ĈEL same estas parto de la laboroj de ĈIEG, la laboroj estas oficiale subtenataj de la registaro. Tio praktike kaj konkrete helpis la kreskadon kaj disvolviĝon de la ĉina E-movado. Li kuraĝigis la junajn partoprenantoj dirante ke junuloj devas esti la espero kaj persistantoj de la afero de Esperatno. La esperantistoj devas persisti ne nur pri la afero de Esperanto, sed ankaǔ pri bela idealo kaj neŝancelebla kredo, kaj devas persisti pri la aspiro al la bela kaj feliĉa vivo.

 


S-ro Inumaru Fumio 

 

    Wang Ruixiang, prezidanto de la Komisiono pri Azia E-Movado (KAEM) kaj vicprezidanto de ĈEL, faris mallongan parolon kaj Inumaru Fumio, vicprezidanto de KAEM, laŭtlegis la salutmesaĝon de Lee Jungkee (estrarano de UEA).

 


S-ro Wang Ruixiang 

 

    Michael Boris Mandirola, faris enhavoriĉan parolon. Li diris, ke la renkontiĝoj estas la plejbona maniero por junuloj ĝui la internacian etoson, por ili konatiĝi kun samideanoj kaj pripensi kunagadojn, sed ne ĉiuj havas la ŝancon ofte iri al tiaj renkontiĝoj. Do gravas trovi aliajn vojojn kaj kanalojn por tio. Li opinias, ke Azio estas aparte kerna kaj grava, ĉar ĝi estas la plej vasta kaj dense loĝata kontinento en la mondo kaj ankaŭ la plej dinamike prosperiĝanta mondoparto. Do la vojo al lingve justa mondo certe iras tra la Orienta Azio -- lingve justa mondo signifas la lingvajn rajtojn pri sia propra denaska lingvo. Tamen lingve justa mondo signifas ankaŭ justan internacian komunikadon kaj tial ekzistas Esperanto por ke oni povu komuniki internacie kaj por ke ne plu estu homoj, landoj kaj popoloj kiuj estas profunde malavantaĝitaj pro la elekto de malneŭtrala internacia komunika lingvo.

 


S-ro Michael Boris 

 


S-ro Shi Guang 

 

    Shi Guang, prezidanto de la Ĉina Junulara Esperanta Asocio (ĈJEA), laste parolis nome de la gastiganto de la seminario. Li menciis, ke KS ne nur apartenas al junaj esperantistoj de Ĉinio, Koreio, Japanio kaj Vjetnamio, sed ankaŭ al tiuj de aliaj aziaj landoj ekz. Nepalo, Mongolio, Filipinio kaj tiel plu.

 


En la diskuto de la temo 

 

    Post la inaŭguro estis la programero de diskutoj, la temo de ĉi-foja KS estas "Kia maniero estas taŭga por kontaktoj inter la junularoj en Azio", pri kiu Wang Shanshan, vicprezidanto de ĈJEA, faris enkondukan prelegon kaj prezidis la sekvajn diskutojn.

 

    Juana (Shi Linjuan), lernantino de profesoro Li Weilun, prezentis la E-aj aktivadoj en sia universitato -- la Pekina Lingva kaj Kultura Universitato. Ŝi eldiris sian konfuzon (ankaŭ la konfuzo de aliaj ĉinaj E-lernantoj), ke la ĉefa problemo de la E-lernado kuŝas en tio, ke la ĉinaj junuloj ne havas sisteman memlernadon, ili ne povas teni la ekvilibron de la nekonstantaj lernado, kurso kaj malfacia vivtenado.

 

    Ŝia parolo vekis resonon de Suno (Kim Seonwook) el Koreio. Li diris, ke ankaŭ la junularo en sia lando estas ĉirkaŭita de viva premo, kiu kaŭzis al ili portempan retiriĝon -- ili ne povas vidi la efikon de la lingvo. Tamen kiel la plej bona komunikilo Esperanto estas ankoraŭ motivo por la junuloj konatiĝi kaj amikiĝi kun alilandaj samideanoj, ĉar nur junularo allogas junularon.

 


S-ro Guo Xiaoyong (meze), s-ino Chen Shi (maldekstre) parolas kun s-ro Usui Hiroyuki.  
 


S-ro Guo Xiaoyong (meze), s-roj Yu Tao (dekstre) kaj Wang Ruixiang (la dua de dekstre) parolas kun s-ro Michael Boris Mandirola. 

 


Honoraj gastoj  

 

Boris proponis, ke la gejunuloj laŭeble partoprenu en Esperantajn rekontiĝojn, ĉar tio donas al ili la okazon uzi la lingvon -- estas grave kutimiĝi al la uzado de Esperanto en laboroj kaj ĉiutaga vivo.

 

    Oni jam povas akiri la resumon de la diskutadoj: ĉiuj konsentis starigi komunan surretan grupon por la diverslandaj junularoj por ke ili havu liberan spacon lerni, uzi, sinekzerci kaj eble eĉ studi nian lingvon. Sed la konkretaj programoj de retkomunikiloj estas tute malsamaj, tio montras, ke la barilo kontraŭ la tutazia retgrupo venas el teknikoj, sed ne el lingvoj kaj ideoj.

 

Redaktoro: Xie Ruifeng

 

 

Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments