El Popola Ĉinio>Esperantujo>E-novaĵoj>

Okazis la 8-a Lingva Festivalo en Moskvo

| 2013-12-24
Bookmark and Share

 

    La 15an da decembro 2013, dimanĉe, okazis la 8a Moskva Lingva Festivalo, ĉiujare organizata de la Moskva Esperanto-Asocio MASI kunlabore kun junaj lingvistoj el la ĉefurbaj altlernejoj. Ĉi-foje nia organiza partnero estis la Instituto pri lingvistiko de la Ruslanda ŝtata sociscienca universitato (RGGU), kaj la festivalo pasis en la ĉefa konstruaĵo de RGGU, en la centro de Moskvo.

 

    La strukturo de la programo estas bone konata de ĉiuj klasikstilaj ruslandaj lingvaj festivaloj: Malfermo kun la parado de la prelegontoj, la Kerno, konsistanta el la 7 blokoj de la 40-minutaj programeroj (po 20-25 en unu bloko), la Fermo kun koncerto kaj enmanigo de la diplomoj. Antaŭ du jaroj ni decidis proponi al la publiko ne pli ol 100 programerojn en la kerna parto de la festivalo. En tiu ĉi jaro la 100 ofertoj disdividiĝis jene: 66 prilingvaj lecionoj, 20 prelegoj (ĉefe prilingvistikaj kaj iom da kulturologiaj) kaj 14 praktikaĵoj (ekzemple, "Kiel superi psikologian baron, parolante fremdlingve kun eksterlandano", "Internacia komitato de la Ruĝa Kruco serĉas poliglotojn", leksikaj ludoj en fremdaj lingvoj).

 

    En la prezentado de la ukraina lingvo

 

    Kiel ĉiam en moskvaj festivaloj, dum la komunaj aranĝoj de la scenejo multfoje estis menciita Esperanto, samkiel en la papera programo, kiun havis ĉiu vizitinto, samkiel en la afiŝoj, disvastigitaj en moskvaj universitatoj, samkiel, kompreneble, en la festivala retejo kaj multaj aliaj retejoj, kiujn prizorgas nia organiza teamo. Ĉi-jare ni uzis la hazardan koincidon de la datoj por emfazi pri la Zamenhof-naskiĝtago. Krom la kutimaj prezentadoj de la lingvo Esperanto (ĉi-foje estis tri) okazis Esperanto-gastejo, dediĉita al la Tago de Esperanta Libro, kiun gvidis Nikolao Gudskov. Bonŝance ĝuste tiun ĉi festivalon decidis sperti Aleksandro Melnikov la sola en Ruslando doktoriĝinto pro interlingvistika temo. D-ro Melnikov proponis al la publiko la prelegon "Kiel la artefarita lingvo naskis la naturan kvazaŭetnon". Menciindas ankaŭ la prelego de Larisa Dmitrijeva "La angla kaj Esperanto kiel internaciaj helplingvoj", kiun ŝi faris en la angla. En la vestiblo la atenton de gastoj allogis la du belaj fotoekspozicioj "Mia vorto", kompilitaj el la portretoj de esperantistoj el multaj landoj.

 

    Bedaŭrinde, ĝis nun ni ne kapablas inventi la sistemon por kalkuli la vizitantojn, tial ni povas nur supozi, ke la festivalon dum la tago vizitis pli (eĉ multe pli) ol mil homoj. Sed ni povas garantii, ke ĉiun instruan programeron ĉeestis de 5 ĝis 200 gastoj, kaj ke matene dum la Malfermo kaj vespere dum la Koncerto la salonego estis plenplena.

 

    Mi estas tre kontenta pri la 8a MLF. Pli kaj pli serioze ni aliras al la selektado kaj preparado de la lingvoprezentantoj, multaj novaj talentaj junaj lingvistoj kontribuis al la programo, nia publiko estas vigla, scivolema kaj inteligenta. Kaj la etoso ĉi-foje estis speciale bon-emocia kaj varma – eble pro ofta spontana komuna kantado, eble pro la intime ĉarma novjarstila koncerto, eble pro amika zorgemo de la organizantoj pri la instruistoj kaj gastoj, eble pro la mem muroj de RGGU – kiu akceptis nin kiel hejmo...

 

(el la balta ondo)

Redaktoro: Zhang Xiaotong

 

Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments