El Popola Ĉinio>Pietro Fiocchi>

Hejmen

| 2013-12-24
Bookmark and Share

de PIETRO FIOCCHI

 

    Mi pretigas mian valizon, baldaŭ mi flugos hejmen, al Romo. Post sep monatoj mi revidos ĉiujn, miajn familianojn kaj geamikojn, mian apartamenton, librojn kaj plantojn. Mi jam revas pri mia teraso, kie eble semajnfine mi manĝos picon kaj fumos pipon kun mia amiko verkisto. Antaŭ nelonge iu eldonejo publikigis lian trian libron. Laŭ mi li estas talenta.

 


En la parko Zǐ Zhú Yuàn, apud mia loĝejo, mi kutime promenas dimanĉe matene tra homoj dancantaj kaj kantantaj. Kelkajn tagojn antaŭ ol forflugi mi ree vizitis la parkon. 

 

    Ĉiuj demandos min pri ĉio, tamen eble mi povos rakonti nur pri kelkaj eksteraĵoj, ĉar post sep monatoj, kvankam intense vivitaj, mi konscias nun, ke mi preskaŭ nenion komprenis pri Ĉinio kaj ĝia popolo, mi nur lastatempe komencis kapti iom da nuancoj. Bonŝance mia patrino kiel kutime ree demandos preskaŭ nur pri manĝaĵoj, ĉu bongustaj ĉu sufiĉaj. Pri tio mi povos respondi certe: jes! Al la ĉinaj nutraĵoj mi alkutimiĝis tuj, tio estas grava detalo kiam oni ŝanĝas kontinenton.

 


Ankoraŭ en Zǐ Zhú Yuàn  

 

    Eble post tiu ĉi frostaj tagoj en Pekino, kvar, sep, naŭ gradoj sub nulo, en Romo mi sentos varmon, kvazaŭ en printempo. Iu diris al mi, ke nun tie la vintro estas terure malvarma, dek tri gradojn! Nun foje mi ridetas pri tio. Kutime en mia urbo kiam la termometro indikas tian temperaturon, la homoj jam tremas kaj kovras sin per dikaj vestaĵoj, ĉapeloj, skarpoj ktp.

 

    Dum ĉi tiuj sep monatoj mi sopiris konstante al Romo. Tamen tagon post tago Pekino eniris mian korpon, iom post iom mi alkutimiĝis pli kaj pli al mia ĉi tiea vivo. Fakte okazas, ke foje mi ne plu scias ekzakte kie estas mia hejmo. Kaj la ĉina ĉefurbo kaj El Popola Ĉinio estas lokoj tre akcepteblaj, se oni, post pacienca klopodo, sukcesas agordiĝi kun ili.

 


Miaj karaj gesamideanoj, kiuj mankos al mi. En la foto ni estas en Zaozhuang, kie ni partoprenis la 10-an Ĉinan Kongreson. De maldekstre s-ro Wang Minhao, Lisa, s-ro Li Weilun kaj Juana

 

    En la kvartalo Xi Cheng kie mi loĝas, fremdlandanoj, krom tiuj laborantaj en EPĈ, estas sufiĉe raraj, tamen la lokaj loĝantoj kaj la bazaruloj estas amindaj, ĉiam salutas kaj sincere klopodas kompreni min kaj komprenigi al mi tion kion ili volas diri. La lingva baro ĝis nun ne senkuraĝigis nian interbabilemecon. Ĉar verŝajne mi neniam konvinkos ilin lerni Esperanton, mi jam ekde mia alveno vorton post vorto kreis mian frazaron por ĉiaj utilaj okazoj.

 


Juana kaj mi vizitas la lamaan templon, tre vizitindan lokon ĉirkaŭitan de Hutongoj. 

 

    Mi neniam sentis min vere eksterlande, ie perdita en orienta Azio. Okazis al mi, ke en aliaj eŭropaj landoj mi perceptis mian "centron" multe pli malproksima.

 

    En ĉi tiuj tagoj antaŭ ol forflugi mi estas tre okupata por organizi mian mallongan sed intensan restadon en Romo kaj por redoni konvenan aspekton al mia loĝejo, kiun lastatempe iomete mi neglektis. Dum mia foresto transnoktos tie du ne ĉinaj esperantistoj, kiuj en Pekino partoprenas la Komunan Seminarion, kiu estas grava regiona renkontiĝo de junaj aziaj esperantistoj.

 


Mi kun mia kara amiko Pedro, ĵurnalisto el Kubo, kunsidas en la kafejo de El Popola Ĉinio. 

 

    Mi, la du gastoj kaj kelkaj aliaj geesperantistoj almenaŭ havos la ŝancon kune vespermanĝi kaj samideane tosti je la sukceso de la venonta seminario. La menuo jam estas preta: italaj pastaĵoj, la tiel nomitaj spaghetti al pomodoro, eble kun kelkaj aziaj variantoj, kaj ĉinaj kukoj.

 


Tiun statueton mi vidis en iu strateto de la antikva urbo kaj tuj pensis: jen, Zamenhof estas ankaŭ ĉi tie tre amata!  

 

 

Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments