El Popola Ĉinio>头条新闻>

Inaǔguriĝis en Pekino la Antaǔvida Forumo de Mediatoj de la Du Bordoj de la Taiwan-a Markolo

| 2013-12-23
Bookmark and Share


Zhang Zhijun faras salutparolon en la inaŭguro. 

 


En la kunvenejo de la forumo  

 

    La 22-an de decembro inaǔguriĝis en Pekino la Antaǔvida Forumo de Mediatoj de la Du Bordoj de la Taiwan-a Markolo. Ĝin ĉeestis ĉ. 100 personoj, inkluzive de la respondeculoj de ĉefaj mediatoj, profesiistoj de novaĵ-koncernaj universitatoj aŭ institutoj kaj specialistoj pri la rilatoj inter la du bordoj. Veninte el ambaŭ flankoj de la Taiwan-a Markolo por la forumo, ili diskutis pri la foruma temo -- taskoj de ambaŭflankaj mediatoj en pace evolua situacio de la du bordoj.

 

    Zhang Zhijun, estro de la Oficejo pri Taiwan-aj Aferoj sub la Ŝtata Konsilantaro de Ĉinio, diris, ke la pace evolua situacio de la du bordoj jam eniris en la novan etapon firmiĝantan kaj profundiĝantan, la mediatoj de la du bordoj devas pluapaŝe pliigi la interŝanĝojn kaj kunlaborojn, bone plenumi siajn sociajn taskojn kaj evoluigi la dubordan situacion per reciproka profito kaj kungajno. La ambaŭflankaj mediatoj devas plenforte diskonigi la tradician kulturon de Ĉinio, senĉese klopodi en la kreado de nova situacio por kunlaboro de mediatoj de la du bordoj kaj kune disvastigi la tutmondan influan forton kaj ĉi-industrian konkurecivon de la dubordaj mediatoj. Ankaŭ aliaj invititoj faris salutparolon.

 

    La forumo estas organizita de la Ĉina Centra Televida Stacio kiel la unua altnivela novaĵ-forumo kun pli forta reprezenteco kaj pli granda vasteco inter la du bordoj. La forumo funkcias kiel la platformo por tutmediataj interŝanĝoj, ĝi invitis pli ol 70 ĵurnalojn, televidajn staciojn, radiojn kaj retejojn, inkluzive de la Popola Ĵurnalo (Renmin Ribao), la Xinhua-a Novaĵ-Agentejo, la Ĉina Novaĵ-Agentejo, Taiwan Wangwangzhongshi Media Group (la Taiwan-a Mediata Grupo Wangwang-Zhongshi) kaj la Unuiĝintaj Ĉiutagaj Novaĵoj.

 

Redaktoroj : Zhao Xi kaj Xie Ruifeng

 

 

Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments