El Popola Ĉinio>Pietro Fiocchi>

La ĉina revo de Long Zhang

| 2013-12-19
Bookmark and Share

de Pietro Fiocchi

 

    Long Zhang estas elstara esperantisto kaj sukcesa profesiisto en granda firmao. Li estas fakulo pri internacia negoco kaj novigado. Ekde kiam mi loĝas en Pekino ni regule renkontiĝas pro amikeco kaj interŝanĝo de ideoj. Ni ofte diskutas pri Ĉinio kaj pripensas projektojn: kunlaborado inter Eŭropo kaj Ĉinio estas la kerno de niaj babiladoj.

 


Long Zhang, lia moto estas: "Faru min lumanta lampo kaj stelo brila!" 

 

    Kiel vi priskribus la nuntempan ĉinan merkaton kaj kiajn perspektivojn vi vidas?

 

    La ĉina merkato estas giganta kaj rapide kreskanta. Jen estas iom da statistikaj ciferoj: la landteritorio similas al Usono, tamen la nombro de loĝantoj estas kvaroble pli multa ol tiu de Usono. Interretaj uzantoj estas 600 milionoj kaj ĉirkaŭ 80% de ili retumas per poŝ-telefonoj. Jara aŭto-vendkvanto superis tiun de la tuta Eŭropo en 2013, en la pasinta novembro 21 milionoj vendiĝis, tamen ĝis nun la tuta aŭto-posedanteco de la tuta Ĉinio nur estas ĉirkaŭ 10% de ĝia loĝantaro. Ankoraŭ estas grandega spaco por kreskado. En julio 2013, pli ol 7 milionoj da studentoj diplomiĝis el ĉinaj universitatoj.

 

    Kune kun siaj kreskantaj enspezoj, ĉiuj ĉinoj senĉese postulas pli kaj pli.

 

    Kiajn ŝancojn povus havi en Ĉinio eksterlandaj junaj talentuloj?

 

    La giganteco de la ĉina merkato havas sufiĉan spacon kaj sennombrajn ŝancojn por ĉiuj talentuloj. Antaŭjare la ĉinaj sciencaj parkoj ĉefe celis al ĉinoj, kiuj studis kaj vivis eksterlande per avantaĝaj politikoj, tamen nun la konkurado inter sciencaj parkoj aŭ firmaoj jam ekbrakumis la talentulojn el la tuta mondo.

 

    Kian potencialon havas la sciencaj parkoj en Ĉinio? Ĉu ili pretas ricevi la projektojn de sciencistoj kaj entreprenistoj el la tuta mondo?

 

    La potencialo estas la egala avantaĝa politiko, la simpligita komerca aŭ labora vizapliko kaj migranta politiko, la fleksa impostsistemo, la angla-amika labor/ viv-kondiĉo, eĉ la alta efikeco de la oficistoj en sciencaj parkoj, ktp. La estroj de sciencaj parkoj zorgas pri longperioda intereso, do se la novigo vere havas gravan signifon por ŝtataj strategioj, ili ne hezitas ellasi necesajn apogojn, inkluzive fleksajn politikojn eĉ moninveston. Konsidere al ekonomia krizo kaj ĝia daŭro en Eŭropo, nun estas la ĝustega tempo por eŭropaj mez-/ malgrandskalaj novigantoj eketendi siajn antenojn al plej potenca tamen freŝa merkato.

 

    Kompreneble la unua paŝo devus esti trovi la ĝustan helpanton por venki la obstaklojn de ĉu lingvo ĉu kulturo ĉu labormaniero, ĉu leĝaro ktp. Sekve la glateco kaj sukceso de iu ajn ofico en Ĉinio ne estos problemo.

 

    Kio estas via ĉina revo?

 

    Mia ĉina revo estas krei pontojn inter fremdlandaj novigoj kaj ĉinaj grandegaj merkatpostuloj. Sendube tia kunlaborado estus gajno kaj avantaĝa solvo por ambaŭ flankoj.

 

 

Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments