El Popola Ĉinio>头条新闻>

La hospitala ŝipo "Paca Arkeo" de la Ĉina Mararmeo revenis al Ĉinio post plenumo de la humanisma kurac-savado en Filipinoj

| 2013-12-17
Bookmark and Share


Oficiroj kaj soldatoj de la hospitala ŝipo "Paca Arkeo" revenas al Ĉinio. 

 


Oficiroj kaj soldatoj de la Ĉina Mararmeo bonvenigas la hospitalan ŝipon "Paca Arkeo".  

 

    La 15-an de decembro la hospitala ŝipo "Paca Arkeo" de la Ĉina Mararmeo revenis al milithaveno en Zhoushan, Zhejiang-provinco de Ĉinio, post plenumo de la humanisma kurac-savado en Filipinoj trafitaj de tajfuno.

 

    La 21-an de novembro la hospitala ŝipo "Paca Arkeo" urĝe veturis al Tacloban, serioze trafita de la tajfuno "Haiyan", por fari kuracan helpon. Tio estas la unua fojo por Ĉinio sendi ŝipon al alia lando por plenumi taskon de la humanisma kurac-savado, estas la unua fojo ankaŭ por la hospitala ŝipo "Paca Arkeo" preni sur sin sisteman praktik-provon post sia ekservado antaŭ 5 jaroj.

 

    Dum plenumo de la tasko la hospitala ŝipo "Paca Arkeo" akceptis 2 208 vunditojn, enhospitaligis 113 homojn, operaciis 44 homojn, faris helpan ekzamenon al 1 482 homoj, iris en pli 450 familiojn por disdoni medikamentojn, faris enketon pri epidemiologio inter pli ol 7 mil homoj, prezentis al la Monda Organizo de Sano 12 raportojn, faris kontrolon de akvokvalito al 25 akvofontoj en 21 lokoj loĝataj de popolamaso trafita de la tajfuno, kaj faris desinfekton kaj insekto-mortigon al lokoj kun areo de 52 790 kvadrataj metroj.

 

    Dum plenumado de la tasko la oficiroj kaj soldatoj subigis la influon de komplika kaj malbona klimato, tiris profiton el la sukcesaj spertoj de la taskoj "harmonia misio" en la pasinteco, profundiĝis en Tacloban por fari kuracadon, disdoni medikamentojn kaj liveri servon al lokanoj trafitaj de la tajfuno per starigo de ambulancoj, aera ĵetado de medikamentoj kaj apogo de la hospitala ŝipo kaj aliaj manieroj. Ili transigis al la filipina popolo la zorgon kaj subtenon de la ĉina popolo, kaj estis alte taksitaj kaj laŭditaj de la filipina registaro, ĝia popolo kaj la internacia socio.

 

Redaktoroj: Zhao Xi kaj Niu Xueqin

 

 

Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments