El Popola Ĉinio>Esperantujo>E-novaĵoj>

Filio de la Zaozhuang-a E-Asocio fondiĝis en la Zaozhuang-a Profesia Instituto

| 2013-12-17
Bookmark and Share

Teksto kaj fotoj de Sun Mingxiao

 


S-ino Meng Lin en prelego pri Zamenhof kaj Esperanto  

 


La Zaozhuang-a E-Asocio donacas esperantajn librojn al la instituto  

 


Aŭskultantoj de la prelego  

 

    En la 15-a de decembro la prelego pri Zamenhof kaj Esperanto, kiel la 29-a Forumo por la loĝantoj en Zaozhuang, okazis en la Zaozhuang-a Profesia Instituto. S-ino Meng Lin, la prezidantino de la Zaozhuang-a E-Asocio, faris prelegon. S-ro Zhang Sichun, vicprezidanto de la Zaozhuang-a Federacio pri Soci-sciencaj Rondoj, prezidis la forumon. Pli ol 300 gestudentoj de la instituto kaj ĉefaj membroj de la Zaozhuang-a E-Asocio ĉeestis en la kunveno.

 

    Antaŭ la prelego, s-ro Wang Honglin, vicdirektoro de la instituto kaj s-ino Meng Lin senvualigis ŝildon de la Filio de la Zaozhuang-a E-Asocio en la Zaozhuang-a Profesia Instituto.

 

    S-ro Sasaki Teruhiro el Japanio, fraŭlino Woom el Koreio kaj Alinka el Nepalo estis invititaj al la prelego.

 

Redaktoro : Wang Lihua

 

 

Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments