El Popola Ĉinio>Esperantujo>E-novaĵoj>

Tago de la Esperanta Kulturo 2013 en Vraca, Bulgario

| 2013-12-16
Bookmark and Share

    La solenaĵoj de la Tago de la Esperanta Kulturo okazinta en Vraca disvolviĝis de la 13-a ĝis la 14-a de decembro 2013. Al ĝi ĉeestis ĉirkaŭ trideko da samlingvanoj el kelkaj urboj de Bulgario, inkluzive de la Estraro de Bulgara Esperanto-Asocio (BEA).

 

    En la salono de la loka ŝtata arkivo estis inaŭgurita granda ekspozicio okaze de la 50-jariĝo de la unua lernejana Esperanto-societo "Verda Raketo" kaj la 50-jariĝo de la 19-a Internacia Junulara Kongreso de TEJO okazinta en Vraca. Inter la eksponaĵoj estis arkivaj materialoj de la ĉi-jare forpasinta c-ano Bojĉo Mladenov kaj la konata veterano Radoslav Triĉkov kaj materialoj disponigitaj de membroj de la loka Esperanto-societo "Sukceso". Pri Bojĉo Mladenov, kiun per ĉeesto estimis ankaŭ liaj kolegoj, lernantoj kaj amikoj, emocie parolis liaj iamaj gelernantoj Lilia Georgieva kaj Ljubomir Trifonĉovski.

 

    En la hotelo de la montara turisma komplekso "Ledenika" okazis diskuto inter la Estraro de BEA kaj la ĉeestantoj pri kiel allogi la junularon al Lingvo Internacia.

 

    En sabato la gastoj el la lando vizitis la regionan muzeon, ĉiĉeronitaj de Vanja Ĵeljazkova, por vidi la plej grandan arĝentan trezoron de la traca epoko trovita iam ajn.

 

(el ESPERANTA CIVITO)

Redaktoro: Xie Ruifeng

Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments