El Popola Ĉinio>Esperantujo>E-novaĵoj>

Senpaga... ne senkosta

| 2013-12-13
Bookmark and Share

    Nia retejo estas la sola Esperanto-retejo kaj komunumo, kiu konsistas el pli ol 150 mil registritaj uzantoj el ducento da landoj. Multaj de niaj uzantoj venas de la landoj, kie ne ekzistas landaj Esperanto-asocioj aŭ Esperanto-kursoj. Sed nia retejo donas al ĉiuj la egalan eblon lerni Esperanton kaj uzi ĝin en reta komunikado kun aliaj homoj. Multaj el niaj uzantoj venas el malriĉaj landoj kaj ne havas la eblon aĉeti librojn aŭ pagi por kursoj, sed en nia paĝaro ili tamen havas la eblon lerni Esperanton, ĉar la uzado de niaj servoj estas senpaga. Lernu.net ankaŭ donas la rimedojn al jamaj esperantistoj daŭre esti engaĝitaj en la Esperanto-movado: ekzemple, per volontulado kiel lingvohelpanto por komencantoj aŭ partoprenado en forumoj.

 

    Ĝi estas senpaga, sed tamen ne estas senkosta. Kvankam multajn laborojn ĉe lernu! faras volontuloj (ekz., tradukado), lernu.net tamen bezonas pagi por diversaj ekipaĵoj (ekz., serviloj) kaj laboroj (ekz., programado, administrado ks). Pro tio lernu.net ĉiam bezonas subtenon de la uzantoj. Jam pli ol 300 lernu!-uzantoj fariĝis ĝiaj subtenantoj – kaj ni elkore dankas ilin! Se vi ankoraŭ ne donacis al lernu!, ni volus peti vian subtenon ĉi-jare. Se ĉiu aktiva uzanto de lernu! donacus nur kvin eŭrojn, tio sufiĉus por kovri la kostojn de la retejo dum unu jaro! Ni certe esperas, ke via aliĝo al lernu.net valoras multe pli ol tio, kaj ke lernu.net donis al vi la ŝancon ne nur lerni Esperanton, sed ankaŭ amikiĝi kun aliaj esperantistoj kaj enprofundiĝi en nian unikan Esperanto-kulturon!

 

    La informojn pri tio, kiel donaci vi povas trovi ĉe la paĝo http://lernu.net/pri_lernu/subteno/finance.php . La atestoj de la donacintoj al lernu! kaj ESF estas legeblaj ĉe http://esperantic.org/eo/donacoj/atestoj kaj http://lernu.net/pri_lernu/subteno/reagoj.php . Vi ankaŭ povas sendi vian ateston al ni atestoj@lernu.net .

 

    Elkore kaj antaŭdanke, lernu! kaj ESF

 

(el lernu.net)

Redaktoro: Liu Zijia

Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments