El Popola Ĉinio>头条新闻>

Japanio devas ĉesigi sian defion al la aerdefenda identiga zono de Ĉinio en la Orienta Ĉina Maro

| 2013-12-13
Bookmark and Share


Hong Lei, proparolanto de la Ministerio de Eksteraj Aferoj de Ĉinio  

 

    Denove deklaris Hong Lei, proparolanto de la Ministerio de Eksteraj Aferoj de Ĉinio, ke estas la rajto de Ĉinio en la startigo de la aerdefenda identiga zono en la Orienta Ĉina Maro, kaj ĉio tio okazas laŭ la internaciaj leĝoj kaj regularo. Ĉinio urĝas al Japanio havi bonan sintenon, ĉesigi senracian defion kaj krei ŝancon por dialogo.

 

    Kishida Fumio, japana ministro pri eksteraj aferoj, diris, ke la aerdefenda identiga zono de Ĉinio en la Orienta Ĉina Maro estas la unuflanka agado de Ĉinio por ŝanĝi la nunan situacion. Pri tio Hong Lei respondis, ke la kritiko de Japanio al Ĉinio estas malprava, ĉar estas Japanio mem kiu fakte okazigis problemojn pri la insularo Diaoyu kaj pri la Orienta Ĉina Maro. Ĉinio laŭ la internaciaj leĝoj kaj regularo reguligos la identigan zonon en la Orienta Ĉina Maro kaj volas teni komunikadon kun koncernaj landoj surbaze de egaleco kaj reciproka respekto, por konservi la sekurecon kaj ordon en la aera spaco.

 

    Laŭ raporto, Kishida Fumio diris en la 10a de decembro, ke Japanio ne akceptas la aerdenfendan identigan zonon de Ĉinio kaj ne konsentas havi dialogon kun Ĉinio pri tiu ĉi afero.

 

Redaktoroj : Zhang Shuang kaj Zhang Xiaotong

 

 

Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments