El Popola Ĉinio>Por Via Sano>

Ĉinio balatas kontraŭ kanceroj (II)

| 2013-12-13
Bookmark and Share

 

 

    Aŭroro de biomedicina tekniko

 

    Depost kiam biotekniko, precipe genotekniko, estis enkondukitaj en kanceran esploradon en la 70-aj jaroj, la kontraŭkancera esplorado en la mondo prezentis agrablan perspektivon. La homaj ĉeloj havas 50 000 ĝis 100 000 genojn, el kiuj eĉ unu geno nenormala povas estigi kanceron. Genotekniko celas koni, kiu geno anormaliĝis, kaj bonigi denaske mankohavan genon per tekniko rekombini DNA por renormaligi la kanceriĝan genon. Tio estas tute nova kampo. Nun la genogreftado estas en eksperimentado, sed la kontraŭkanceraj medikamentoj faritaj per genotekniko, kiaj homa insulino, kreska hormono kaj interferaĵo, jam estas klinike aplikataj.

 

    Ĉinio bone progresis en tiu kampo. La nove kaj sukcese farita homa alta transiĝa kancera lineo en vitro montris novan vojon por sisteme esplori biologiajn trajtojn de homa maligna tumoro en vitro, malkaŝi infiltradon kaj transiĝan meĥanismon de homa tumoro kaj esplori rimedon por klinika kuracado. En la pasintaj dek jaroj Ĉinio jam kulturis pli ol dek specojn de ĉelaj lineoj de homa kancero longe kulturatajn en vitro, inter kiuj tiuj de hepata, ezofaga kaj stomaka kan-ceroj jam estis uzataj en genodisigo kaj preparado de monoklona antikorpo kontraŭ tumora asocia antigeno.

 

    Monoklona antikorpo povas precize trovi en la multnombraj ĉeloj de homa korpo specifan celon -- bakterion, specialan sangoĉelon kaj kanceran ĉelon -- kaj direkti atakon nur al ili. Ĉinio jam akiris pli ol dek specojn de monoklona antikorpo.

 

    Interferaĵo estas grava proteino por reguligi la ĉelan funkcion kaj havas bonan kuracefikon sur malignajn tumorojn kaj etan malbonan efikon. Sed ĝi ekstraktita el homa sango estas tro kara pro sia malmultnombreco. La genoteknika klono de la homa interferaĵo A farita de Ĉinio estis uzata en interferaĵa produktado, kio akiris rimarkindan progreson. La interferaĵo kaj aliaj biologiaj medikamentoj produktataj de Ĉinio estos liverataj al la merkato post unu aŭ du jaroj.

 

    Ĉina kaj okcidenta medicinoj kombinitaj por kuraci kanceron

 

    Kuracado de kancero per la ĉina kaj okcidenta medicinoj kombinitaj estas terapio iniciatita de Ĉinio.

 

    Ĉinmedicinaj drogoj montras neignoreblecon en kontraŭkancera esplorado. En 1966 oni disigis de angelika kaj aloa pilolo efikan substancon -- indirubinon -- kiu havas grandan kuracefikon sur malignan tumoron de sangoforma sistemo -- kronika mjelocita leŭkemio. Post sistemaj farmakologia kaj toksologia eksperimentado, oni resanigis per indirubino 87% de la suferantoj. Alia vegetala medikamento "haringtonino kaj homoharingtonino", kune kun aliaj ĉinmedicinaj drogherboj, povas mildigi la malsanon de 80% de la leŭkemiuloj. Krom granda kvanto da soldrogaj medikamentoj, ankaŭ injektaĵoj preparitaj el la efikaj elementoj ekstraktitaj el ĉinmedicinaj drogoj kaj medikamentoj kombinitaj el ĉinmedicinaj drogoj jam estas aplikataj en klinika kuracado. El la pli ol 60 specoj de kontraŭkanceraj medikamentoj nemalmultaj estas ĉinmedicinaj medikamentoj.

 

    Koriokancero estas ginekologia maligna tumoro de embriotrofa ĉelo kaj antaŭe ofte kaŭzis morton en duonjaro post la malsaniĝo. De post 1958 la Ĉefurba Hospitalo de Pekino kuracis proksimume mil pacientojn per litosperma radiko, 6-merkaptopurino kaj aliaj, provante granddozan medikamentan kaj kemian terapion, ke la morto-procentaĵo reduktiĝis de 89% al 17%. Saviĝis eĉ malfruaj pacientoj suferantaj de disvastiĝo de kancero al pulmo, encefalo, hepato kaj reno. La kuracitoj vivis pli ol kvin jarojn kaj nemalmultaj el ili eĉ pli ol 20 jarojn. Plejparto el la pli ol 200 junaj virinoj post elhospitaliĝo povas denove gravediĝi kaj la infanoj naskitaj de ili kreskas normale.

 

    Ankaŭ la ĉinmedicinaj principoj fortigi la rezistkapablon kaj vivenergion de pacientoj, akceli cirkuladon de sango kaj elimini ĝian stagnadon, kaj forigi varmon, tokson kaj tumoron estas atentataj en preventado kaj kuracado de kanceroj.

 

    Sukceso en kuracado de hepata kancero

 

    Primara hepata kancero estas "nekuracebla". En la 40-aj jaroj aperis biokemia prognozo, ultra-sona ekzameno, radia nukleina balaado kaj aliaj ekzamenaj metodoj por hepato. Sed nur post kiam la tumoro kreskis ĝis certa grandeco, oni povis trovi ĝin.

 

    En la 70-aj jaroj iuj landoj faris fruan prognozon al hepata kancero per determinado de AFP. Ĉinaj medicinistoj trovis tumoron kun grandeco de arakido en operacio de fruaj pacientoj konstatitaj per la metodo.

 

    Tiel, multaj fruaj malsanuloj de hepata kancero sen simptomo povas esti trovitaj per la metodo. Dank' al tio la procentaĵo de 5-jara daŭra vivado de hepat-kanceruloj leviĝis de 2.6% en la 60-aj jaroj al 20.6%. Tio estas la monda rekordo ĝis nun konata.

 

    Ankaŭ la malsaniga meĥanismo de hepata kancero fariĝis pli kaj pli klara. En la kancera esplorado Ĉinio unuafoje trovis genon de hepata kancero en primara hepata kancero kaj ĝiaj kulturitaj ĉeloj. La ĝisnuna esplorado montris, ke la primara hepata kancero en Ĉinio rilatas rekte kun B-hepatita viruso. Laŭ 6-jara perspektiva observado al 15 000 pacientoj, la nombro de hepat-kanceruloj trafitaj de B-hepatita viruso superis tiun de pacientoj ne trafitaj de tia viruso je pli-ol-200-oblo. Poluciitaj manĝaĵo, trinkakvo, injektilo kaj aliaj povas esti komunikantoj de B-hepatita viruso. Manĝi ŝiman grenon kun flava aspergilo estas ĉefa kaŭzo de hepata kancero. Tiu esploro ŝanĝis la tradician konon pri kaŭzo de hepata kancero. Nun iuj sciencistoj esploras imunologian preventadon kontraŭ hepata kancero.

 

    La esplorado de hepata kancero en Ĉinio nun estas en malekula-biologia stadio. La sukcesa eksperimento pri B-hepatita vakcino en laboratorio, preparado kaj uzo de tia vakcino havas epokfaran signifon. Ĉinio jam akiris sukceson en eksperimenta produktado de B-hepatita vakcino per genetika tekniko -- tekniko rekombini DNA. Ĉia plua disvolviĝo malfermos novan vojon por preventi kaj kuraci hepatan kanceron.

 

(Redaktoroj: Liu Caisheng kaj Liu Zijia)

 

 


Mano kun tumoro antaŭ kuracado 

 


La mano kuracita 

 


Paciento kontrolata per X-radia transsekcatoro 

 


La veterana ĉin-medicina kuracisto Sun Bingjan faras diagnozon por kancerulo. 

 

 

 

Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments