El Popola Ĉinio>Esperantujo>E-novaĵoj>

Britaj esperantistoj forlasis Eŭropan Union

| 2013-12-12
Bookmark and Share

    En Britio fortiĝas kritiko kontraŭ Eŭropa Unio, kaj estas planata referendumo pri eventuala eliro de la lando el EU. La britaj esperantistoj jam faris sian decidon. Esperanto-Asocio de Britio decidis ĉesi pagi kotizon kaj eliri el Eŭropa Esperanto-Unio.

 

    La komitato de Esperanto-Asocio de Britio (EAB) fine de oktobro decidis ne plu pagi la jaran kotizon de 500 eŭroj, kaj tute eliri el Eŭropa Esperanto-Asocio (EEU), raportas la bulteno de EEU en sia decembra numero.

 

    Komitatanoj ne vidas kialojn por aliĝi al EEU, agnoskante, ke nepras prioritate dediĉi financajn kaj aliajn rimedojn de la asocio al la enlanda, ne eksterlanda, movado. Nome de EAB, mi do petas, ke vi ne plu konsideru Esperantan Asocion de Britio en rilatoj kun EEU, skribas la prezidanto de EAB, Paul Gubbins, en letero, kiun republikigas Eŭropa Bulteno.

 

    Libera Folio kontaktis Paul Gubbins, kiu klarigas, ke EAB pli frue ja membris en EEU, sed decidis ne daŭrigi la membrecon. Li ne volas pli amplekse klarigi la kialojn.

 

    -- Malkiel aliaj en interreto, mi ne volas reeniri malnovajn debatojn. Prefere ni ĉiuj antaŭeniru.

 

    Eŭropa Esperanto-Unio estis unuafoje fondita jam en 1977 dum la UK en Rejkjaviko, sed nur en Vilno en 2005 ĝi fine estis oficiale registrita kiel asocio. La celo de EEU estas funkcii kiel kunordiga asocio por la landaj asocioj de UEA en la Eŭropa Unio, sed efektive la agado de landaj asocioj ne vere estas kunordigata - nek de EEU, nek de UEA.

 

    Antaŭ deko da jaroj la ĉefa atuto de EEU estis ĝia Brusela Komunikad-Centro. Oni kolektis inter esperantistoj sume pli ol 100.000 eŭrojn por ĝia agado. Tre grandan parton de la mono donis UEA. Tamen la Brusela Komunikad-Centro finfine iĝis tro kosta, kaj ĝi estis malfondita.

 

    Zlatko Tišljar estas multjara sekretario de EEU. Libera Folio petis lin rakonti, kiuj estas nun la ĉefaj agadoj de EEU, kaj kial laŭ li landaj asocioj pagu kotizon por subteni ilin.

 

    Zlatko Tišljar: EEU estas fondita kiel Asocio de Landaj E-asocioj en EU en la kongreso en Bilbao, kie la asembleo el 20 landoj akceptis la statuton. EEU reprezentas esperantistojn antaŭ la organoj de EU samkiel landaj asocioj reprezentas ilin antaŭ organoj de unuopaj ŝtatoj. Tiusence ĝi klopodas partopreni en kunsidoj de la EU-organoj kiuj rilatas al lingva politiko kaj eĉ sukcesis iĝi membro de Platformo pri multlingvismo kiun starigis Europa Komisiono.

 

    Libera Folio: Ĉu efektive krom EAB ĉiuj aliaj Landaj Asocioj de UEA en EU membras en EEU kaj regule pagas la kotizon de 500 eŭroj?

 

    -- Ĉiuj aliaj landaj asocioj ja membras sed ne ĉiujare ĉiuj pagas la kotizon. Nepagado ne kaŭzas eliĝon el EEU sed nur nerajton kundecidadi en la laboro de la asembleo. EAB siatempe regule pagadis 500 eŭrojn, kiu estis la ununura tia LA. Nome al EEU same kiel al UEA oni pagas kotizojn baze de membronombro: en landoj kiuj membris en EU antaŭ 2004 1 eŭron por ĉiu membro, kaj en tiuj postaj duonan eŭron. Do, ekzemple de Malto ni ricevas kotizon de 10 eŭroj jare. En 2012 pagis kotizon 17 landaj asocioj. El la grandaj asocio, ĉiuj krom Britio kaj Hispanio pagis la kotizon.

 

    Libera Folio: Ĉu la kotizoj sufiĉas por la agado de EEU, aŭ oni bezonas aldonajn rimedojn? De kie tiukaze venas la aldonaj rimedoj?

 

    -- Nia jara enspezo pro kotizoj estas inter 2.000 kaj 3.000 eŭroj jare. Tio kompreneble neniel sufiĉas por aktivado tia kian ni nun havas, sed ni havas ĉiujare de post 2007 enspezojn de EU por projektoj kiujn ni efektivigadas. EEU administras la projekton Lingvo.info, kies kompleta laborkosto estos 500.000. Ĉar interalie tiu mono kovras vojaĝojn al diversaj kunsidoj rilataj al la projekto kaj en ili partoprenas 3 membroj de la estraro, do ni povas uzi la monon por samtempaj kunsidoj de la estraro. Krome, la mono kovras salajron de homo kiu laboras por administri la projekton, kaj tio estas Maja [Tišljar], kiu ja direktoras la tutan administradon de EEU. Sekve ni pagas ŝin el la mono de la projektoj. Cetere ĉiuj aliaj kostoj rilate la estraron estas kovrataj el la poŝoj de la estraranoj mem.

 

    La alia granda landa asocio, kiu decidis ne pagi la kotizon, estas Hispana Esperanto-Federacio. Laŭ ĝia prezidanto, José Antonio del Barrio, la decidon faris la antaŭa estraro, pro malkontento pri la agado de EEU.

 

    -- Unue pro ĝia nesufiĉa atento al la landaj asocioj, sed ĉefe pro ĝia aliro al Eŭropo sub ideologia vidpunkto, reliefigante supozatan "eŭropan identecon", kun apogo al himnoj, ktp. HEF estas laŭstatute neŭtrala pri politiko kaj ne povas apogi tiajn sintenojn. La nuna estraro konservas la decidon, ĝis kiam EEU klarigu ĉu ĝi vere estas asocio por kunordigi la esperantan laboron aŭ por sekvi ideologian vojon pri eŭropa identeco.

 

(el Libera Folio)

Redaktoro: Liu Zijia

Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments