Tri esperantistoj al la infana domo
de Pietro Fiocchi
Ni sidis kune en la ĉambro sur la dua etaĝo de la infana domo, profesoro Li Weilun, s-ro Zhang Dali, estrarano de la Pekina Esperanto-Asocio, Tang Xia, la estrino de la domo kaj mi, finfine ni havis la ŝancon prezenti al ŝi nian sopiratan projekton. Por atingi tiun infanan domon, kie loĝas orfoj aŭ infanoj kies familioj ne povas zorgi pri ili, ni metroe veturis frumatene tra la urbo dum unu horo aŭ pli, de la okcidenta parto ĝis la nord-orienta. Estis belega suna, venta kaj frosta tago, kiel kutime en Pekino dumvintre.
Pri nia propono ni ne tuj ricevis respondon, ĉar la ĝentila s-ino Tang Xia devas priparoli la aferon kun siaj ĉefoj, unu el Usono, la alia el Kanado, kaj akiri ilian konsenton. Laŭ mi ŝi estis persone sufiĉe interesita, precipe dank' al la diplomataj virtoj de profesoro Li, kiu kun lerteco rakontis al ŝi tion, kion ni intencas fari. "Kiel bele sonas via lingvo!" diris ŝi kiam aŭdis min interparoli esperante kun profesoro Li Weilun. Ŝajne ŝi intencas lerni Esperanton. Ĉiukaze profesoro Li donis al ŝi libreton de li mem verkitan por lerni-instrui la lingvon al infanoj. Per tiu sama libreto jam lernis E-on multaj infanoj en Ĉinio.
De maldekstre la estrino de la infana domo, s-ino Tang Xia, profesoro Li Weilun, mi, s-ro Zhang Dali |
Kiel en Esperantujo tiel en aliaj kampoj de la homa agado, interkomunikado daŭra kaj efika havas kelkajn malfacilaĵojn aŭ ofte tute ne okazas. De la kapableco kune agadi per samaj vido kaj celo dependas la sukceso de ĉiu organizo. Multe helpas kiam temas pri negoco, ĉar la ĝenerala strebo al mono nature kunigas homojn por atingi rapide konkretajn rezultojn.
Se temas pri simplaj, kvankam gravaj sociaj aferoj, tiuj estas idealoj, kiuj foje varmigas la korojn de iuj revuloj dum babilado, sed kiuj malofte realiĝas. Mi do pensas de longe kiel instigi tiujn homojn, precipe esperantistojn, kiuj jam havas naturan inklinon por zorgi pri aferoj, kiuj ne nur ne donas eĉ iom da utilo, sed postulas grandan elspezon de energioj. En Esperantujo similaj homoj ja estas troveblaj tamen mi rimarkis, ke okazigi trankvilan longdaŭran kunlaboradon povas esti misio ege malfacila. Tio estas vera bedaŭro ĉar nia Movado havas grandegan potencialon.
Jen mia ideo, mi ne scias ĉu realigebla ĉu freneza, tamen mi konstante revas pri ĝi. Iam iu ĵurnalisto-verkisto skribis, ke se oni povas revi pri io, oni povas ankaŭ ĝin realigi. Mi ne scias ĉu tio validas ankaŭ en tiu ĉi kazo, tamen tiuj profetaj vortoj inspiris homojn, kiuj realigis antikvan sopiratan revon, destinitan resti nur legendo laŭ la plimulto. Tiu libro profunde impresis min.
Jam okazas, ke iuj piaj gevolontuloj en malsamaj lokoj de la terglobo instruas Esperanton al infanoj, kiuj aŭ ne havas gepatrojn aŭ vivas en aparte ne facilaj situacioj. Foje eblas daŭrigi la agadon foje pro malsamaj kialoj ne eblas. Do, komence mi ŝatus klopodi por trovi novajn eblecojn daŭre instrui nian lingvon al orfoj en diversaj urboj, landoj, en ĉiu loko kie tio eblas, nun tiu infana domo povus esti nova okazo por ni, mi senpacience atendas respondon de tiu sinjorino.
La sekva paŝo povus esti interkonatigi tiujn infanojn el diversaj landoj kaj kulturoj unu la alian pere de Esperanto. La interreto povus ege helpi la taskon. Ekzemple ili povus interkonatiĝi kaj babili per skajpo, per tiu ĉi sama interretilo ili eĉ povas per telekamerao intervidiĝi. La servo estas senpaga, tamen ĉiuj la orfejoj, infanaj domoj kaj similaj, kiuj ŝatus partopreni la "ludon", devus nepre havi komputilojn kaj konekton al interreto, nuntempe pli malpli ĉiuj estas tiele ekipitaj kaj se ne tio certe ne povas esti obstaklo, ĉu ni ne trovos manieron donaci kelkajn porteblajn komputilojn?
Ŝajne ĉiuj infanoj ĝojus partopreni ĉiajn okazojn por amuziĝi, precipe kune kun aliaj infanoj, tamen mi ne certas pri la organizantoj, ĉu ni sukcesos tion realigi kiam pigreco, malkapableco pri interkomunikado kaj interagado, kvereloj, dividiĝoj mortigu la entuziasmon? Tio estas iom kiel ruleto, hazardo decidas ĉion, sed bona ludanto neniam senkuraĝiĝas.
La posta etapo povus esti organizado de prelegoj pri infanaj-orfaj temoj. Tiaj prelegoj povus okazi dum la esperanto-kongresoj naciaj, regionaj aŭ universalaj kaj la infanoj-geknaboj mem, precipe tiuj el la orfejoj, devus esti protagonistoj, tio estas aktive partopreni ekzemple farante prelegojn, do ke ni donu rekte voĉon al ili. De tiaj prelegoj povus aperi novaj ideoj por aliaj projektoj. Okazoj kreas okazojn. Al nia Movado ne mankas fakuloj, kiuj ege povus helpi. Krome tio povus doni al ni la ŝancon kunlabori kun privataj organizoj aŭ publikaj institucioj, kiuj zorgas pri similaj aferoj. La eblaj perspektivoj estas laŭ mi multaj, sed foje tro da realismo blindigas la fantazion.
Se la ĉefoj de tiu infana domo jesos pri nia propono, profesoro Li Weilun kaj s-ro Zhan Dali instruos la bazojn de Esperanto al tiu estrino aŭ al iuj el la tieaj laboruloj, kiuj siavice instruos al la infanoj per ludoj kaj kantoj. Se mi bone komprenis, en Pekino tiu s-ino Tang Xia estras aliajn similajn infanajn domojn, do la projekto povus iom pli vastiĝi.
Ni atendu kaj pretu agi.