El Popola Ĉinio>Esperantujo>E-novaĵoj>

Fabricio Valle invitas al kuna kreado de la revuo "Esperanto"

| 2013-12-10
Bookmark and Share

    La nova redaktoro de la revuo Esperanto, Fabrício Valle, verve laboras por lanĉi sian unuan numeron, tiun de januaro 2014, sub sia redaktado. En ĝi apenaŭ plu restas spaco por pliaj eroj, sed des pli la redaktoro bonvenigas materialojn por postaj numeroj. Por gardi la freŝecon de la revua enhavo li emfazas, ke la novaĵoj, artikoloj kaj aliaj kontribuaĵoj estu novaj kaj ne jam aperintaj en retaj listoj aŭ aliaj gazetoj kaj forumoj.

 

    Oni prefere sendu la kontribuaĵojn retpoŝte, sed se necese, eblas sendi ilin ankaŭ paperpoŝte al: Revuo "Esperanto", p/a Esperanto-Asocio de San-Paŭlo, Rua Faustolo 124, BR-05041-000 São Paulo, Brazilo. La redaktoro bonvenigas ankaŭ proponojn pri artikoloj kaj ĉiajn komentojn pri la revuo.

 

    Jam estas kreita speciala reta komunumo Legantaro de la revuo "Esperanto", kie la nova redaktoro pretas rekte respondi demandojn kaj komentojn de siaj legantoj. Ĉiu kiu volas aktive partopreni en la kreado de la revuo, povas aliĝi al la komunumo.

 

(el Gazetaraj Komunikoj de UEA)

Redaktoro: Liu Zijia

Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments