El Popola Ĉinio>头条新闻>

Okazis donaca ceremonio pri oftalmologia stipendio inter Ĉinio kaj Japanio

| 2013-12-10
Bookmark and Share


En la ceremonio de la subskribado  

 

    La 8-an de decembro okazis en Pekino donaca ceremonio kun la temo pri la Oftalmologia Branĉo de la Ĉina Medicina Asocio -- la Farmacia Kompanio Santen de Japanio por la okulkuracista stipendio. Sume 4.5 milionoj da juanoj estis donacitaj de la japana flanko al la ĉina por subteni la trejnadon de ĉinaj kuracistoj pri malsanoj je la okuloj, precipe por doni lernajn ŝancojn al junaj oklukuracistoj el malfacilaj lokoj. Al la ceremonio ĉeestis profesoro Wang Ningli, respondeculo de la Oftalmologia Branĉo de la Ĉina Medicina Asocio, kaj s-ro Akira Kurokawa, ĝenerala direktoro de la Farmacia Kompanio Santen de Japanio.

 

    La kompanio estis establita en la jaro 1890, ĝi estas la ĉefo de la oftalmologia farmacia rondo de Japanio. Ekde la jaro 1996 ĝi subtenis pri la trejnado de ĉinaj okulkuracistoj kaj jam donis koncernan stipendion totale je 14 milionoj da juanoj.

 

Redaktoroj : Zhang Shuang kaj Xie Ruifeng

 

 

Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments