El Popola Ĉinio>头条新闻>

Ĉinaj kaj alilandaj fakuloj el pensfabrikoj diskutis pri daŭrigebla disvolviĝo de Ĉinio

| 2013-12-09
Bookmark and Share


Specialistoj el diversaj landoj en la seminario  

 

    La 8-an de decembro en Nankino okazis seminario de la internacia pensfrabriko pri decido-farado kaj konsulto, kiun ĉeestis pli ol 20 specialistoj el Usono, Britio, Sviedio, Kanado kaj Aŭstralio, kaj aliaj 60 pekinaj specialistoj kaj entreprenistoj. Ĝi temas pri la daŭrigebla disvolviĝo de Ĉinio, la praktiko de la provinco Jiangsu kaj pri sperto en la 21-a jarcento. Specialistoj diskutis pri la daŭrigebla disvolviĝo de Ĉinio kaj de la pronvinco Jiangsu, kaj pri ilia moderna konstruado.

 

    Ian Johnson, sekretario de Klubo de Romo, opiniis, ke Ĉinio estas en transforma periodo. Problemoj pri naturaj resursoj, klimataj ŝanĝiĝoj kaj tro multe da konsumado estas tre gravaj por tiu ĉi periodo. Ĉina specialisto faris detalan analizon pri la daŭrigebla disvolviĝo de la provinco Jiangsu.

 

    Post la seminario kaj diskuto, oni vizitis la Instituton de Elektropova Scienco, turisman vilaĝon, kaj vivsciencan pavilonon en Nankino, kaj ankaŭ sciis pri la estonta plano de la distriko Jiangning.

 

Redaktoroj : Zhang Shuang kaj Zhang Xiaotong

 

 

Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments