El Popola Ĉinio>头条新闻>

El Ĉinio al Italio – boteloj el plasto iĝas noviga mona speco

| 2013-12-06
Bookmark and Share

    Post Ĉinio, ankaŭ en Italio ŝajnas ke la plastaj boteloj fariĝus noviga formo de monero; antaŭ kelkaj monatoj, en Pekino, eksperimente estis instalataj, sur la 10a linio de la metroo, la reverse vending maŝinoj kie vi povas enmeti 15 plastajn botelojn, tiam povante senpage vojaĝi en unu el la metroaj linioj.

 

    La sama ideo ŝajnas surteriĝi poste en Italio, kiam dum la ĵusaj tagoj, Donato Di Rienzo, la pormedia skabeno de la vilaĝo Sankta Maria Capua Vetere, en Caserta (Kazerta) provinco, proponis saman iniciaton. La ideo de la skabeno estas pagi la bileton por spektakloj, koncertoj kaj kulturaj eventoj kiuj okazas en la Kampania vilaĝo per plastaj boteloj, ladboteloj kaj aliaj materialoj recikleblaj kunigante recikladon kun kulturo.

 

   La propono estos prezentata ekde la 16a ĝis la 24a de novembo dum la "Eŭropa Semajno por rubaĵa redukto", antaŭenigita de la programo Life (vivo) de la Eŭropa Komisiono kiu celas interesigi la estraron kaj la konsumantojn pri strategioj por la prevento de rubaĵoj kaj la iniciato estos prezentata.

 

    Estas eble taŭge komenci kolekti plastajn botelojn, atendante ke la sama iniciato estos lanĉata en la tuta lando.

 

(el Good Day World News)

Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments