El Popola Ĉinio>头条新闻>

Ĉinio konstruas 18 liberkomercajn zonojn

| 2013-12-06
Bookmark and Share


Yao Jian (meze) kaj Sun Yuanjiang (dekstre)  

 

    La 4an de decembro la Ministerio de Komerco de Ĉinio okazigis gazetaran konferencon pri starigo de liberkomercaj zonoj.

 

    Yao Jian, proparolanto de la ministerio, diris, ke Ĉinio konstruas 18 liberkomercajn zonojn koncernajn al 31 landoj kaj regionoj. La subskribitaj 12 liberkomercaj interkonsentoj inkludas tiujn de Ĉinio kun la Asocio de Sudorient-Aziaj Landoj, Singapuro, Pakistano, Nov-Zelando, Ĉilio, Peruo, Kostariko, Islando kaj Svislando, la ekonomiajn aranĝojn de la ĉina ĉeftero kun Hongkongo kaj Makao kaj la kadran interkonsenton pri ekonomiaj kunlaboroj inter la du bordoj de la Taiwan-a Markolo. Krom la interkonsentoj de Ĉinio kun Islando kaj Svislando, la ceteraj estas efektivigitaj.

 

    En la konferenco Sun Yuanjiang, vicestro de la internacia sekcio de la komerca ministerio, aldonis, ke la liberkomerca interkonsento subskrita inter Ĉinio kaj Islando ĉi-jare estas la unua interkonsento inter Ĉinio kaj eŭropa lando; Ĉinio ankaŭ finis la liberkomercan intertraktadon kun Svisio, kaj subskribis interkonsenton, tial la ĉina-svisa liberkomerca interkonsento fariĝis la unua interkonsento de Ĉinio kun eŭrop-kontinenta lando, kaj tiu kun la ĉefa ekonomia komunumo de la Okcidento.

 

    Krome Ĉinio intertraktas pri ses liberkomercaj interkonsentoj, t. e. liberkomercaj zonoj de Ĉinio kun Sud-Koreio, Kunlabora Konsilio por Arabaj Landoj de la Golfo, Aŭstralio kaj Norvegio, liberkomerca zono inter Ĉinio, Japanio kaj Sud-Koreio, kaj regiona ampleksa ekonomia partnereco.

 

(Redaktoroj: Zhang Shuang kaj Liu Zijia)

 

 

Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments