El Popola Ĉinio>Usui Hiroyuki>

Vizito al Guangdong (II) – Prospero de la industrio de "facila vento"

| 2013-12-05
Bookmark and Share

de USUI Hiroyuki

 

    Legantoj povus ridi pri mia naiveco, se mi skribus, ke mi ie subkonscie antaŭvidis renkonti altajn fumtubojn vomantajn fumon. Efektive en la 1950-aj kaj 1960-aj jaroj tiaj fotoj abunde ilustris la paĝojn de la siatempe papera El Popola Ĉinio, kaj tio ne nur estis ĉina specialaĵo.

 


Nur hazarde mi povis foti tiajn fumtubojn... 

 

    En la tuta mondo similaj bildoj simbolis la ekonomian kreskon kaj socian progreson. Tiam estis tempo, kiam oni ankoraŭ ne konsciiĝis pri la negativaj efikoj de poluciado. Ni nur povas miri kiom rapide la mondo ŝanĝiĝis intertempe.

 

    Kion volas emfazi niaj gastigantoj?

 

    Dum la ĉi-foja restado ni vizitas plurajn kompaniojn kaj instituciojn en Shenzhen, Dongguan, Kantono (ĉine: Guangzhou) kaj Foshan – ĉiuj kvazaŭ frataj urboj viciĝantaj en la suda parto de la provinco Guangdong. Ni tamen ne havas okazon viziti fabrikojn en la ĉi-supre priparolita, plej "klasika" senco de la vorto, kun fumtuboj senĝene ellasantaj fumon venenan kaj al la naturo kaj al la homoj.

 


En vestaĵ-firmao en Dongguan

 


"Ĉiu kvina homo sur la terglobo posedas Dongguan-an puloveron." 

 

    Ankaŭ Guangdong certe havas siajn pezajn industriojn, al kiuj ankoraŭ nun kongruus tiaj bildoj. Sed la emfazo de niaj gastigantoj, gvidantoj de la provinco Guangdong kaj ĝiaj kelkaj urboj, evidente ne estas ĉe tiuj industrioj. Memorinde, funkciulo de la urbo Dongguan kun fiero rimarkigas, ke ĉiu kvina homo sur la terglobo posedas – karaj, ne ĝenerale ĉinan sed specife Dongguan-an puloveron.

 

    Industrio de "facila vento"

 

    La ĉampiono de la nuna epoko tamen sen ajna dubo estas la informadiko, kiun mi volus bapti: industrio de "facila vento". Ĝi disfloras ĉi tie kiel subtropikaj floroj. Dongguan ne nur estas fama pro la produktado de komputil-pecoj, sed ekzemple ekde 2011 tie sin trovas la Centro pri Nubo-komputado sub la Ĉina Akademio de Sciencoj apud la bela lago Songshan. Oni do vigle okupiĝas pri la evoluigo de saĝaj komputiloj, rilataj aplikaĵoj kaj similaj, kiuj helpas i.a. al pli efika kaj divers-speca komunikado pere de interreto.

 

    Tiu ĉi komunik-helpa industrio ne multe polucias la medion. Do ĉirkaŭ la lago povas situi priaj institutoj kaj laboratorioj, kaj la tuto estas kvazaŭ en feria ripozejo. Ni rememoru: kiel jam skribite en la unua parto de tiu ĉi artikolo, nuntempe oni zorgas ne nur pri bona laborloko sed samtempe pri bona loĝloko, kaj aldone ili du estu laŭeble proksimaj unu de la alia. En tiu senco la ĉirkaŭ-laga distrikto ŝajnas esti ideala.

 

    La vizitantaj raportistoj estas devigataj senti eron de la nun ne malgranda memfido de Ĉinio, kiam oficisto, kies tasko estas klarigi pri la evoluigo de poŝtelefonaj aplikaĵoj, foje kvazaŭ pretere diras: "kiu antaŭ dek jaroj povis antaŭvidi, ke nun en Ĉinio tiom prosperos la reta aĉetumado?" Estas fakto, ke la urbo kontribuas sian parton al la ebligo de tiu ĉi prospero.

 

    En la mondo tutmondiĝanta

 

    Nuntempe cetere oni pli kaj pli ne konas landlimojn. Pro tio ĉirkaŭ la lago sin trovas ne nur la Tajvana Parko por Altnivelaj Teknikoj, kio estas tute komprenebla pro la proksimeco al la nomita insul-regiono, sed ankaŭ alia simila institucio, kies nomo iom longe tekstas: Industria Parko por Internacia Scienc-teknika Kunlaboro inter Ĉinio kaj Israelo.

 

    Eĉ unu el niaj kuninvititoj, japana ĵurnalisto specialiĝanta pri ekonomio kaj flue parolanta la ĉinan, vespiras lamantante pri sia nescio pri tiu ĉi parko. Jen do io surpriza eĉ por fakulo. Mi demandas s-ron Li Hang, vicdirektoron de la administra komitato de la Songshan-laga Zono por Industria Disvolviĝo, kial oni elektis ĝuste Israelon por starigi kunlaboron.

 


Ĉiĉeronino klarigas pri la disvolviĝo de Dongguan. 

 


Antaŭ modelo de la estonta Dongguan  

 

    Mi tuj timas, ke eble mi aspektas stulteta por fari tian demandon. La funkciulo de la zono tamen afable respondas, ke Israelo havas sufiĉe altnivelajn teknikojn sed mankas al ĝi sufiĉe vasta merkato, kaj do la kunlaboro kun Ĉinio, kiu unuflanke estas merkatego en si mem kaj kiu aliflanke bezonas teknikojn de la unua, estas tre bonvena.

 

    Oni povus aldoni, ke en la nuna epoko de tutmondiĝo utilas tia sinkompletigo fare de antaŭe malfacile penseblaj industriaj partneroj – ankaŭ por superruzi potencialajn rivalojn en la sama kampo kaj travivi en la pli kaj pli severa konkurenco.

 

    Tio krome montras, ke do pli kaj pli en la mondo tutmondiĝanta diversaj iniciatoj povas aŭ eĉ devas "per flugiloj de facila vento" flugadi "de loko al loko". La institucio por kunlaboroj kun la mez-orienta lando sen vortoj komunikas al ni, ke ankaŭ Ĉinio estas parto de tia facil-flugila tutmondiĝo, kaj pli kaj pli fariĝas eĉ ĝia tre vigla komponanto.

 

 

Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments