El Popola Ĉinio>头条新闻>

Brita ĉefministro vizitas Ĉinion

| 2013-12-04
Bookmark and Share


Xi Jinping salutas David Cameron.  

 

    La 2an de decembro brita ĉefministro David Cameron atingis Pekinon, kaj komencis sian tri-tagan viziton en Ĉinio. Samtage li renkontiĝis respektive kun ĉina prezidanto Xi Jinping kaj ĉina ĉefministro Li Keqiang. Li Keqiang diris, ke Ĉinio volas kune kun Britio klopodi por antaŭenpuŝi liberigon kaj faciligon de komerco kaj investado, kaj bildigis la perspektivon de la ekonomia kaj komerca kunlaboroj inter la du landoj. Li substrekis, ke "Ĉinio havas teknikon pri sekureco kaj avantaĝon en nuklea energio kaj grandrapida fervojo."

 

    Cameron gvidis ĝis nun la plej grandan delegacion al Ĉinio, kaj ĝiaj membroj inkludis ministrojn pri eksterlandaj aferoj, komerco, kulturo, scienco kaj tekniko kaj ĉirkaŭ 150 entreprenistojn en diversaj rondoj de Britio. Krom Pekino li vizitos ankaŭ Ŝanhajon kaj Chengdu.

 

    Antaŭ la vizito al Ĉinio, Cameron en Londono akceptis intervjuon de la Ĉina Ĵurnalo, kaj diris, ke Britio kaj Ĉinio povos kunlabori en multaj kampoj, kaj li bonvenigas ĉinajn entreprenojn investi plu en Britio pri infrastrukturo, inkluzive de la projekto de grandrapida fervojo.

 

    Laŭ statistiko Ĉinio estas la dua plej granda komerca partnero de Britio ekster EU, kaj la ekonomia kaj komerca kunlaboroj inter la du landoj daŭre kreskas, tiel Britio fariĝis unu el la plej prosperaj landoj en EU. En la lastaj kelkaj jaroj dudirektaj investoj inter la du landoj kontinue kreskas. En la lastaj 18 monatoj la investo de Ĉinio al Britio superis la totalon en la antaŭaj 30 jaroj. Interalie en la pasinta jaro la investo kaj fuzioj de ĉinaj entreprenoj en Britio kalkuliĝis al 8 miliardoj da usonaj dolaroj, ekvivalente okonon de rekta investo de Ĉinio eksterlanden, kaj Britio jam fariĝis la kvara plej granda investita lando de Ĉinio.

 

(Redaktoroj: Liu Sigong kaj Liu Zijia)

 

 

Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments