El Popola Ĉinio>Pietro Fiocchi>

Andre Samosir, artisto de la IEA Bulteno

| 2013-12-03
Bookmark and Share

de Pietro Fiocchi

 

    Andre Samosir loĝas en Jogjakarto, Indonezio. Li estas kuracisto kaj instruisto. Krome li interesiĝas pri filozofio, lingvistiko, fiziko, blus- kaj elektronik-muziko, instruado. Li kune kun Ilia Sumilfia Dewi kaj multaj aliaj niaj indoneziaj samideanoj, daŭre klopodas por doni prosperecon al la Indonezia Esperanto-Asocio (IEA).

 

    Ni iomete interkonatiĝu kun li.


    Kiam, kiel vi eksciis pri Esperanto?

 

    Lingvistiko estas unu el miaj diversaj ŝatokupoj. Mi eksciis la lingvon en 2007 dum mi lernis pri multaj artefaritaj lingvoj. Tiam, mi komprenis ke tio estas la plej uzata lingvo artefarita en la mondo, do estas fakte utila, kaj mi ankaŭ legis pri la vivo de Zamenhof, kies pensado, sentado kaj genio tuj ege interesis min. Mi respektas la personon.

 

    Kiam, kial vi eklernis la Lingvon?

 

    Mi fakte tuj eklernis Esperanton post kiam mi eksciis ĝin, ĉar kiel mi diris, mi respektas la personon, Zamenhof, kaj ankaŭ la ebleco por komunikiĝi per ĉi tiel unika lingvo intrigis min. Tamen, mia ebleco por uzi tion ne kreskis, ĉar mi ne sciis kie mi povis trovi iun, kun kiu mi povis interparoladi. Ankaŭ dum iom da jaroj, mi loĝis kaj laboris ie en izolita vilaĝo en kelkaj provincoj.

 

    Ĉi tio ŝanĝiĝis, kiam en 2012, mi hazarde retparolis kun esperantisto el Ŭonogiro, Hanung Prakoso, ĉe iu reta Linuxkanalo. Ekde tiam, mi ekis provi paroli kaj skribi esperante. Alia ŝanco alvenis, kiam (eble fejsbuke ŝi ekkonis min) Heidi Goes, E-aktivulo el Belgio, demandis renkonti min kaj ŝi ankaŭ petis min por traduki tiujn artikolojn, kiuj estis utilaj por la E-movado precipe en Indonezio. Tiam mi sciis, ke fakte Esperanto jam ekzistis en Indonezio ekde ĉirkaŭ 1902, kaj la movado estis la plej forta ĉirkaŭ inter 1950 kaj 1960, kun ĝiaj kelkaj legenduloj. Mi ankaŭ ekparolis kun Ilia Dewi, tiama aktivulo de Ĝakarto, kiu nun estas estrino de la nova Indonezia Esperanto-Asocio.

 

    Kion vi faras por la Indonezia Esperanto-Asocio?

 

    Mi nun estas unu el la uloj informadaj de IEA. Mi respondecas pri nia Bulteno, Esperanto en Indonezio, kio nun estas oficiala organo de IEA.

 

    Ĉu vi klopodas varbi novajn Esperanto gelernantojn?

 

    Mi ne provas varbi kun laŭta voĉo. Mi prezentis esperantajn etaĵojn al mia familio. Mi ankaŭ aktive interparoladas kun kelkaj personoj el malsamaj urboj, kiuj interesiĝas lerni la lingvon. Mi provas respondi al ili fidele. Mia pensado estas, se mi ĵus provus atingi multajn personojn sed ĵus unu aŭ dufoje, liaj interesiĝoj emos ne daŭriĝi. Tamen se mi interkonatiĝus kun iuj personoj, interparolus pri multaj aĵoj kaj ni scigus unun la alian pri niaj ĉiutagoj, ni havos fortan motivon por antaŭmoviĝi kaj niaj interesiĝoj al Esperanto daŭriĝos.

 

    Kiel reagas la homoj kiam vi priparolas Eon kaj ĝian Ideon?

 

    Estas certe malsamaj de ankaŭ malsamaj personoj. Iu eble montras neprizorgon. Iu alia, respondas ĝentile. Plue, iu miras. Kutime, ili ege interesiĝas kiam mi diras al ili ke Esperanto estas kreita, ne natura lingvo, kaj la lingvo estas facilega. Oni ankaŭ kutime atentas kiam mi rakontas pri Zamenhof, kaj ke li kreis Esperanton kun tia interna ideo, ideo de paco kaj interkomprenado.

 

    Antaǔ ne longe EPĈ (El Popola Ĉinio) kaj IEA komencis kunlaboradon per interŝanĝo de artikoloj. Baldaǔ aperos kelkaj artikoloj de EPĈ sur la Bulteno de IEA, ĉu vi opinias, ke la legantoj bonvenigos ilin?

 

    Ho, certe! Multaj homoj eklernis Esperanton ĉar ili volas scii vivon ekster sia, eĉ esperas viziti aŭ interagi kun mondo, ekster sia realo. Do, ĉi tiu kunlaboro faros bonecon. Mi eĉ esperas ke ĉiuj aliaj landoj volu havi tian kunlaboron kun IEA. Persone, mi vidas ke ĉi tio vastigos legantajn sciojn kaj tio kreskigos interkomprenadon. Tion mi ŝatas.

 

    Kiajn perspektivojn kaj formojn povus havi estontece nia kunlaborado (inter retejoj kaj homoj)?

 

    Mi ĵus memoras Zamenhof. Kio ajn tio estos, tio devas faciligi pacon, interkomprenadon, inter ni ĉiuj, kaj konkretajn interhelpaĵojn inter tiuj, kiuj bezonas.

 

    Vi estas unu el la "komisionanoj", kiu zorgas pri la realigo de la oficiala retejo de IEA. Ĉu vi povus iom rakonti je kiu stadio ĝi troviĝas?

 

    Ni estraro konsentas inter ni, ke ni devas fini burokratajn aferojn de la asocio unue. Nur post tiam, ni faru la retejon. La komisionuloj havas kelkajn ideojn, certe, tamen ni pli estas okupataj pri la IEA-laŭleĝeco, nun.

 

    Kion ĝis nun vi faris por ĝia realigo (kaj kiajn malfacilaĵojn vi renkontis)?

 

    Du el la aliaj komisionuloj pripensas la stildesegnon, kaj la programadon. Mi ĵus atendas tion, kaj poste mi donos tiujn artikolojn al ili, kiujn, mi pensas, la retejo devas havi.

 

    Kiam ĝi estos preta pli-malpli?

 

    Eh, venontjare? Hahahaha!

 

    Kiamaniere ĝi estos uzata? Kiel ĝi estos organizita? Ĉu vi havas vian idealan planon pri ĝi?

 

    Nune, mi nur pensas ke la retpaĝo estos la reta versio de nia bulteno. Sed estonte, mi esperas ke tio povas esti indonezia esperantaĵlibrejo, de diversaj originalaj medioj, kaj ankaŭ pli interaga ejo por esperantistoj, hejme kaj internacie, per babilkanalo, aŭ per iel metodo por E-lernado kaj por helpi unu la alian pri bezonaĵoj, ekzemple.

 

    Ĉu ni daǔre kunlaboros?

 

    Certe. Ne necesas demandi pri tio.

 

    Se vi ŝatus daŭre babili kun Andre, bonvolu kontaktu lin:

 

    Skajpkonto: sk273ype

 

    Tviterkonto: k273

 

    Tumblrkonto: k273.tumblr.com

 

 

Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments