El Popola Ĉinio>头条新闻>

Nepo de Joseph Warren Stilwell faris prelegon pri sia avo en Ĉinio

| 2013-12-03
Bookmark and Share

John Easterbrook faras prelegon. 

 

John Easterbrook interŝanĝas opiniojn kun ĉinaj spektantoj.  

 

    La 30-an de novembro okazis prelego fare de John Easterbrook, nepo de Joseph Warren Stilwell, en la Okcident-laga Muzeo de la urbo Hangzhou, Zhejiang-provinco en sudorienta Ĉinio. La prelego kun la temo Joseph Warren Stilwell kaj Ĉinio estas unu el la programeroj de la ekspozicio "Nacia Memoro: Bilda eksponado pri la batalkampoj en la landoj Ĉinio, Birmo kaj Hindio en la Dua Mondmilito".

 

    La ekspozicio montris la fotojn pri la ĉina ekspedicia armeo fotitajn de usonaj soldatoj sur la batalejoj antaŭ ĉirkaŭ 70 jaroj. La fotoj kuŝis en la Ŝatata Administrejo de Arkivoj kaj Registroj de Usono dum multaj jaroj ĝis 2011, en tiu ĉi jaro ĉinaj volontuloj mempage veturis al la usona arkivo kaj uzis pli ol 2 monatojn por elekti pli ol 23 milojn da fotoj kaj koncernajn videaĵojn kun la totala longeco je pli ol cent horoj.

 

    En la jaro 1942, por protekti la ŝoseon Dianmian (de la ĉina provinco Yunan al Birmo), la sola vojo de Ĉinio por fari komunikadon kun la ekstera mondo, Ĉinio organizis sian ekspedician armeon kaj la lasta ekmarŝis al Birmo por defendi kontraŭ la agreso de Japanio. La batalo daŭris dum 3 jaroj kaj 3 monatoj, kaj finfine la ĉina armeo venkis dank' al la helpoj de Usono kaj Britio. Joseph Warren Stilwell estis la ĉefa komandanto de la tiama usona armeo, li bone regis la ĉinan lingvon kaj komprenis la ĉinan kulturon. En tiu periodo de la mondmilito, li ne nur batalis kune kun la ĉinaj armeanoj, sed ankaŭ helpis la landon altigi la militistan nivelon. Li respektis la karakterizon kaj latentpovon de la ĉinaj soldatoj kaj ofte diris: "Mi estas sincera amiko de la ĉina popolo."

 

    John Easterbrook diris, ke li ne ofte vidis sian avon kiam li estis infano, pro tio li havas nur malklaran impreson pri la avo. "Tamen lia vivo estas grava heredaĵo por Ĉinio kaj Usono kaj tio influis mian vojon."

 

Redaktoroj : Zhang Shuang kaj Xie Ruifeng

 

 

Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments