El Popola Ĉinio>头条新闻>

Propagando pri Aidosa Tago en Pekino

| 2013-12-02
Bookmark and Share


Partoprenantoj en la propagando  

 

    La 1-a de decembro ĉi-jare estas la 26a Monda Aidosa Tago. En la 30a de novembro okazis en Pekino propagando pri prevento kontraŭ aidoso kun la temo "atingi nulon".

 

    La temo ĉi-jare en Ĉinio estas "kune agi kontraŭ aidoso, kune dividu respondecon kaj komunan estonteco". Ĝi celas, ke ĉiuj aktive partoprenu en preventado kaj kuracado de aidoso, kune dividu la respondecon kaj la devon, kolektu rimedojn kaj fortojn, disvolvu sian kapablon por bremsi disvastiĝon de aidoso. En la propagando Peng Liyuan, edzino de ĉina prezidanto, kune kun la organizanto, infanoj el Lernejo de Ruĝa Rubando, pekinaj universitatanoj, lumigis la ruĝan rubandon simbolantan partoprenon, kompreniĝon kaj amzorgon.

 

    La ĉeestantoj en malsamaj manieroj alvokis diversajn rondojn aktive partopreni en la laboro kontraŭ aidoso. Konataj aktoroj Pu Cunxin kaj Jiang Wenli kiel propagandistoj kune kun universitatanoj per sceneja ludo disvastigis la sciojn "danĝero estas proksime kaj ĉiuj havu la devon preventi aidoson". Volontuloj el ses pekinaj universitatoj faris la devontigon "ni agu por nuligi aidoson" por alvoki pli da homoj aliĝi al la batalo kontraŭ aidoso.

 

(Redaktoroj: Zhang Shuang kaj Liu Zijia)

 

 

Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments