El Popola Ĉinio>头条新闻>

Okazis la Ŝanhaja Internacia Maratono

| 2013-12-02
Bookmark and Share


Kurantoj en la Ŝanhaja Internacia Maratono 

 

    La 1-a de decembro okazis la Ŝanhaja Internacia Maratono 2013, kiun ĉeestis pli ol 35 mil homoj el 84 landoj kaj regionoj. Ili konkursis en plena maratono, duona maratono, 10-kilometra kurado kaj kuretado.

 

    Stephen Mokoka el Sudafriko ĉampioniĝis en la vira plenmaratono per la rezulto de 2 horoj kaj 09 minutoj kaj 30 sekundoj. Sportistino el Etiopio gajnis la ĉampionon de la virina plenmaratono per 2 horoj kaj 23 minutoj kaj 28 sekundoj. Ĉinaj kurantoj gajnis la ĉampionojn respektive en la duona maratono por viroj kaj por virinoj.

 

    Laŭ Juan Antonio Samaranch, prezidanto de la Samaranch Sporta Fonduso kaj membro de la komitato de la Internacia Olimpika Komitato, la Ŝanhaja Internacia Maratono havas specialan signifon. Li diris: "Kiam ĝi startis en la jaro 1996, la maratono en la pasintaj 17 jaroj alportis al Ŝanhajo la veran olimpikan spiriton, kaj helpis al la urbo fariĝi la internacia granda urbo. Ĉiujare per la maratono, Ŝanhajo povas prezenti siajn grandajn ŝanĝiĝojn al la mondo."

 

Redaktoroj : Liu Sigong kaj Zhang Xiaotong

 

 

Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments