El Popola Ĉinio>Pietro Fiocchi>

Babilado kun Massimo Ripani, Direktoro de Disvastigo

| 2013-12-02
Bookmark and Share

de Pietro Fiocchi

 

    Massimo Ripani, itala esperantisto, estas fakulo pri komunikadaj sciencoj. Li estas direktoro kaj redaktoro de Disvastigo - Informservo de Itala Esperanto-Federacio (http://disvastigo.esperanto.it). En la Esperanto-movado li estis estrarano de Itala Esperantista Junularo dum pluraj jaroj (2007/2008-2008/2009), li estas aktivulo de Esperanto-Asocio de Ĉuvaŝa Respubliko kaj konsilanto de Itala Esperanto-Federacio (2011 - 2014).

 

    Kiam EPĈ antaŭ kelkaj monatoj publikigis komunikaĵon por inviti aliajn esperantistajn informilojn starigi daŭran kunlaboradon komence per interŝanĝo de artikoloj, li tuj entuziasme respondis: ni faru tion!

 

    Jen iom pli da informoj pri Massimo, Disvastigo kaj nia kunlaborado:

 


Massimo Ripani, dum la Lingva Festivalo de Ĉeboksary (www.lingvafestivalo.org), en la Rusa Federacio, prezentas la italan lingvon kaj Esperanton. 

 

    Kiam vi eksciis pri Esperanto?

 

    Mi eksciis pri Esperanto en la dua jaro de liceo, pri tio parolis al mi mia instruisto de la angla lingvo kaj mi komencis interretan kurson KIREK organizatan de la Itala Esperanto-Federacio, mi, tamen, ne estis aktiva enmovade, mia unua esperanto-renkontiĝo estis IJF en Torricella sul Lago, poste mi partoprenis en UK en Florenco en 2006 kaj en 2008 mi partoprenis mian unuan Lingvan Festivalon de Ĉeboksary (ĉefurbo de Ĉuvaŝio, Rusia Federacio), gvidis ĉi tie kursojn, ktp

 

    Kial vi esperantistiĝis?

 

    Ne estas ia konkreta kialo, precipe pro kultura scivolemo, mi multe ŝatas legi kaj ŝatas lingvojn.

 

    Vi estas direktoro kaj redaktoro de Disvastigo, fama informoservo de FEI. Bonvolu rakonti al ni iom da historio pri la ret-gazeto.

 

    Disvastigon lanĉis Giorgio Bronzetti kaj post lia morto (2009), lia heredaĵo pluvivas dank' al Itala Esperanto-Federacio. Li celis oferi al E-movado servon, ĉar "spite al pli ol 100-jara ekzisto de Esperanto, kiel lingvo kaj kiel valoro, ĝi estas nekonata aŭ tute miskonata. La imago kiu disvastiĝis ne kongruas ĝenerale kun la efektiva konsisto kaj potencialo de la projekto Esperanto. Tiu projekto signifas por ni antaŭ ĉio proponon al internaciaj instancoj de rimedo por defendo de lingvoj kaj kulturoj kaj, en la aplikado kaj uzo ekde ĝia naskiĝo ĝis hodiaŭ, transnacian mondkoncepton kaj inklinon al komprenemo". Pro tio, ekde ĝia apero, Disvastigo informas pri Esperanto kaj pri komunikadaj problemoj (diskriminacioj, progresoj, ktp). Ĝenerale Disvatigo pretigas ankaŭ gazetarajn komunikojn por IEF.

 

    Disvastigo estas vera trezoro. Ĝi plenas je informoj pri nia movado kaj ne nur. Mi decidis pro tio daŭrigi la laboron por ke la artikolaro ne malaperu el interreto kaj male plikreskiĝu

 


Massimo kaj la Karovano: dum la Lingva Festivalo kelkaj gevolontuloj vizitas lernejojn de la Ĉuvaŝa Respubliko (Rusa Federacio) por prezenti al geknaboj kelkajn eksterlandajn lingvojn. 

 

    Ekde kiam vi plenumas la taskon?

 

    Ekde la jaro 2009.

 

    Kiel vi fariĝis direktoro kaj redaktoro?

 

    Itala Esperanto Federacio donis al mi tiujn taskojn, ĉar ĵurnalismo estas mia profesio.

 

    En kiuj landoj, krom Italio, Disvastigo havas pli da legantoj?

 

    Dum la lasta monato la plej alta nombro de vizitantoj estas en Italio, Usono kaj Brazilo.

 

    Vi tuj akceptis daŭre kunlaboris kun EPĈ, kial?

 

    Mi tuj akcepits ĉar ĉefa celo de Disvastigo estas informi pri Esperanto kaj EPĈ havas aliron al multaj informoj ne nur pri la Azia Esperanto movado, sed estas kvazaŭ fenestro sur la mondo kaj de la mondo sur Ĉinio. EPĈ proponas tekstojn pri tute ne konataj aspektoj de Ĉinio.

 

    Krome mi deziras stimuli la aron de informiloj en Esperanto, kiu estas sufiĉe fragmentiĝita. Kaj celo de Disvastigo, same kiel de EPĈ, estas ke Esperanto estu rimedo de informado.

 


La instruisto kaj la disĉiploj: Massimo kune kun iuj de liaj Esperantaj gelernantoj

 

    Kiel reagis la legantoj de Disvastigo?

 

    La kunlaboro kun EPĈ vekigis pluan intereson inter nia legantaro. Tio kio nun pli entusiasmigis homojn estas lanĉo de E-versio de nia retgazeto, kiu okazis tuj post la komenco de kunlaborado kun EPĈ.

 

    Kiajn perspektivojn vi vidas por nia kunlaborado? Kiajn projektojn ni povus kune realigi krom konstanta interŝanĝo de artikoloj?

 

    La perspektivoj pri kunlaboro estas multaj ĉar ambaŭflanke estas granda intereso kreskigi ĝin. Mi ĝojas, ke Disvastigo estis la unua gazeto, kiu partoprenis tiun ĉi projekton.

 

    Tiu ĉi certe ne estas alvenpunkto, sed estas starto por ĉiam pli ambicia kunlaborado. Estu bele estonte kune verki artikolojn.

 


Dum la Lingva Festivalo en Ĉeboksary 

 

    Por kontaktiĝi kun Massimo Ripani:

 

    disvastigo@esperanto.it

 

 

Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments