Vizito al Guangdong* (I) -- Ĉu ĉiuj vojoj (re)kondukas al Shenzhen?
de USUI Hiroyuki
"Jen la loko, kie komenciĝis la reformoj kaj pordomalfermo de Ĉinio", kun emocio eldiras Li Yafang, kiu praktike gvidos nian 14-kapan delegacion kiel ĝia vicestrino, kiam ni ĵus eliris el la flughaveno de Shenzhen kaj eniris en minibuson, kiu nin atendis.
Pli poste ŝi malkaŝos sian sekreton, ke por la mielmonata vojaĝo antaŭ dudek kelkaj jaroj ŝi vizitis la provincon kun sia edzo. Sed eĉ sen tia persona envolviĝo, mi povas senti, por multaj ĉinoj Shenzhen estas la sanktejo de la politiko lanĉita en 1979 por direkti Ĉinion en socialisman merkatan ekonomion alportante al la lando la nunan prosperon.
El mia hotelo en Shenzhen |
La delegacio de ĈIEG |
Ni, ok eksterlandaj raportistoj de la delegacio de la Ĉina Internacia Eldona Grupo (ĈIEG), estas invititaj de la provinca registaro de Guangdong konatiĝi kun la nuna stato de la daŭre avangarda loka ekonomio. Kun ni la regionon vizitas ankaŭ eksterlandaj kaj ĉinaj raportistoj de famaj amaskomunikiloj same invititaj. Ni renkontos, ekzemple, tiujn de la britaj BBC aŭ Financial Times.
La plej kulmina kaj grava punkto en la itinero por ĉiuj el ni estos gazetara konferenco, la 23-an de novembro, kie la provincestro de Guangdong mem priparolos la rezultojn de konferenco, en kiu gvidantoj de mondgravaj komcercaj firmaoj kaj pensfabrikoj (aŭ penskomisionoj laŭ la nova John Wells) ĉiujare donas al li konsilojn por plia evoluigo de la provinca ekonomio.
De vilaĝeto al metropolo
Mildan kaj afablan rideton la provinco montras al ni, kiu alvenis el la norda Pekino, kie oni jam komencas frosti. En la posttagmezo de nia alveno, la 18-an de novembro, la temperaturo atingas 26 celsiajn gradojn: subtropika estas la klimato. Laŭlonge de la aŭtoŝoseo, kiu kondukas nin al la centro de Shenzhen, viciĝas kokosarboj.
Guangdong neniam frostas
Ne sen kialo Deng Xiaoping, la plej grava ŝtata gvidanto de Ĉinio, siatempe elektis tiun ĉi urbon kiel la unuan specialan ekonomian zonon, kie oni provpraktiku diversajn politikojn de la reformoj kaj pordomalfermo. Unu el la kialoj certe estis ĝia apudeco al Hongkongo, tiam ankoraŭ sub la brita kolonia regado kaj ĝis nun daŭre unu el la centroj de la monda ekonomio.
Tiam Shenzhen estis nur eta fiŝista vilaĝo. En 1979 ĝi ricevis la statuson de urbo, kaj en la sekvanta jaro tiun de speciala ekonomia zono. Sed poste, ene de tri jardekoj, de tiu idilia terpeco elkreskis moderna komerca kaj industria metropolo. Tio certe jam delonge estis tipa ekzemplo de "ĉina revo", kvankam tiun esprimon vaste ekuzis nur ekde 2012 la nuna ŝtatprezidanto de Ĉinio, Xi Jinping.
Ne eviteble, ke Shenzhen devis multe ŝanĝi sian fizionomion. Loka asistantino de okcidenta ĵurnalisto dum tagmanĝo diris al mi, ke en Shenzhen la norma ĉina aŭ Putonghua estas pli multe parolata ol en Kantono, kie la kantona superregas inter la lokanoj. En Shenzhen estas pli da elmigrintoj, cetere ne nur ĉinaj sed ankaŭ alilandaj.
Renaskiĝo de Shenzhen planata
Nun, kiam la reformoj kaj pordomalfermo eniras novan fazon, ankaŭ al la model-urbo Shenzhen estas postulata … renaskiĝo. Dum nia restado oni prenas nin al la ĉemara Qianhai, kie ankoraŭ nun etendiĝas vasta libera areo kun fiherboj kreskintaj ĝis la kapo de homo kaj ĉe la bordo ankriĝas fiŝistaj boatoj. Iom fore en la maro mem kuras aŭtoŝoseo liganta Shenzhen kaj Kantono.
Iras vigla konstruado |
Ankoraŭ idilia sceno en Qianhai |
Ĉi tie novan distrikton oni finplanis kaj jam ekkonstruas por rekrei Shenzhen nova postmoderna urbo. Shenzhen nun jam estas unu el la plej riĉaj en la tuta Ĉinio, sed kie ajn en la tuta mondo tio ne sufiĉas por resti daŭre konkurenc-kapabla. Gvidantoj de la urbo, kiuj renkontas nin por klarigi pri ĝia nuna stato, diras, ke ili celas fondi urbon idealan el pluraj vidpunktoj: komfortan por labori, loĝi kaj refreŝiĝi, kaj amikan al la ekologio, kaj laste sed ne balaste, allogan por investi.
Rilate al la lasta punkto estas atendate, ke Shenzhen fariĝu eksperimentejo de instituciaj ŝanĝoj, kiuj estas bezonataj en la nuna fazo de la reformoj. Oni planas ekzemple redukti la enspez-imposton je 15 procentoj por individuoj, kaj por firmaoj laŭ aparta listo.
Oni ankaŭ volas utiligi la proksimecon de la urbo al Hongkongo, kaj akceli la internaciigon de juano (unuo de la ĉina mono) ĉi tie, vaste ebligante translimajn pruntojn fare de hongkongaj bankoj al firmaoj en Shenzhen per la ĉina valuto. La firmaoj unue utiligos la pruntitan sumon por la konstruado de futurisma urbo. Se la provo sukcesos, Shenzhen ne nur renaskiĝos en ĝia fizike palpebla aspekto, sed samtempe fariĝos montrofenestro de Ĉinio rilate al la pordomalfermo en la financa kampo. Kvazaŭ ŝajnas, ke post tridek jaroj ĉiuj vojoj al la reformoj denove kondukas al Shenzhen.
Noto:
*=Bonvolu noti, ke la ĉefurbo de la provinco nomiĝas en Esperanto Kantono kaj ĉine Guangzhou, dum la provinco mem Guangdong.