El Popola Ĉinio>头条新闻>

Malfermiĝas la borso pri karbona emisiado

| 2013-11-29
Bookmark and Share


En la inaŭguro pri karbon-emisia komerco  

 

    La 26an de novembro en la Ŝanhaja Borso de Medio kaj Energifonto komenciĝis komerco pri karbona emisiado. Tiutage la Gaoqiao-a filio de la ĉina kemia kompanio Sinopec kaj la Ŝanhaja Petrolokemia Kompanio Limigita sub Sinopec aĉetis 6 000 tunojn da karbon-kvotoj de Shenergy-Grupo. Oni prognozas, ke en la prova fazo inter la jaroj 2013 kaj 2015 entute 191 firmaoj pri ferŝtalo, kemio, hotelo povas aĉeti aŭ vendi kvotojn pri nesufiĉa aŭ superflua emisiado.

 

    La pekina borso estis malfermita en la 28a de novembro post tiu en Ŝanhajo.

 

    En la jaro 2012 la Disvolviĝa kaj Reformada Komisiono de Ĉinio decidis provkomercadon pri karbona emisiado en Pekino, Tianjin, Ŝanhajo, Chongqing, Guangdong, Hubei, Shenzhen. En junio de 2013 Shenzhen la unua en Ĉinio komencis la borson pri deviga komerco pri karbona emisiado.

 

    Pro la provo en sep privincoj kaj urboj, Ĉinio espereble fariĝos la dua monde granda merkato pri karbona emisiado, kiu kovras 700 milionojn da tunoj da karbona emisiado.

 

(Redaktoroj: Zhang Shuang kaj Liu Zijia)

 

 

Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments