El Popola Ĉinio>Esperantujo>E-novaĵoj>

La 8a MLF okazos je la Zamenhofa Tago

| 2013-11-28
Bookmark and Share

    La 15an de decembro 2013 en la Rusia ŝtata sociscienca universitato okazos la oka Moskva Lingva Festivalo, tradicie organizata de la Moskva Esperanto-Asocio "MASI". La Festivalo jam delonge iĝis granda publika aranĝo, ŝatata de moskvaj kaj aliurbaj lingvemuloj kaj intelektuloj. En ĉiu nia festivalo okazas rimarkinda promociado de Esperanto. En tiu ĉi jaro ni uzos la bonan pretekston – la koincidon de la festivala dato kun la Zamenhofa naskiĝdato – por denove rakonti pri Esperanto, ĝia kreinto kaj Esperanto-literaturo.

 

    Estas planata festeno en Esperanta gastejo kaj priesperanta stando. Kompreneble, 4-5-foje pasos la kutimaj prezentadoj de nia lingvo. La Moskvaj Lingvaj Festivaloj estas amase vizitataj. Pasintjare la 7a MLF kolektis ĉ. 1400 homojn.

 

(el la balta ondo)

Redaktoro: Zhang Xiaotong

Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments