El Popola Ĉinio>头条新闻>

Ĉina kaj rumana ĉefministroj renkontiĝis kun raportistoj

| 2013-11-27
Bookmark and Share


Ĉina ĉefministro Li Keqiang (maldekstre) kaj rumana ĉefministro Victor Ponta  

 

    La 25an de novembro en Bukareŝto ĉina ĉefministro Li Keqiang kaj lia rumana samrangulo Victor Ponta renkontiĝis kun raportistoj post intertraktado.

 

    Li diris, ke bone disvolviĝas ampleksa partnereco de la amika kunlaboro inter Ĉinio kaj Rumanio. En la estonteco la dulandaj rilatoj devas esti disvolvitaj en tri flankoj. Unue, la du landoj respektu kaj egale traktu unu la alian, kaj la tradicia amikeco inter la du landoj konvertiĝu en novan movforton profundigi pragmatajn kunlaborojn. Due, la du landoj kunlaboru por reciproka profito kaj komuna disvolviĝo; ekonomie Ĉinio kaj Rumanio povas kompletigi unu la alian, kaj la kunlaboro devas elvolvi la avantaĝon de Ĉinio en ekipaĵa manufakturado; la du landoj devas intensigi kunlaborojn sur la kampoj de fervoja konstruado kaj elektroenergio. Ĉinio volas akceli kunlaborojn kun Rumanio sur la kampoj de agrikulturo kaj brutobredado, kaj importi bonkvalitajn produktojn el Rumanio. Trie, la du flankoj kune antaŭenpuŝu la rilatojn inter Ĉinio kaj landoj mezeŭropaj kaj orienteŭropaj kaj tiujn inter Ĉinio kaj EU; la Ĉina-EU-a Strategia Tagordo por Kunlaboro 2020 adoptita en la ĵus okazigita 16a Ĉina-EU-a Pintkunveno bildigis novan mapon de la kunlaboro inter Ĉinio kaj EU. Ĉina-rumana kunlaboro estas grava parto de la kunlaboroj inter Ĉinio kaj landoj mezeŭropaj kaj orienteŭropaj kaj de tiuj inter Ĉinio kaj EU kaj povas ludi la rolon de ekzemplo.

 

    Punta diris, ke en la pasintaj 64 jaroj post starigo de la diplomatiaj rilatoj inter Rumanio kaj Ĉinio, la dulandaj rilatoj kontinue bone disvolviĝis, kaj restas granda potencialo en la kunlaboro inter la du landoj. Ĉefministro Li Keqiang faris historian viziton al Rumanio, kaj lia vizito estis fruktodona. Rumanio volas fariĝi sincera partnero de Ĉinio en centra kaj orienta Eŭropo kaj en EU kaj antaŭenigi kunlaboron inter Ĉinio kaj la landoj en meza kaj orienta Eŭropo kaj fruktigi la rilatojn inter EU kaj Ĉinio.

 

(Redaktoroj: Zhao Xi kaj Liu Zijia)

 

 

Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments